da futoj (24 aux 30 metroj), kaj largxa duoble, kaj cxar gxi
havis bonvidon almare, mi pensis, ke gxi estos bonloko por mia domo.
Unue, mi fosis fosajxon cxirkaux spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10
metrojn), kaj en gxin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel
palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la
fostojn per pecetoj da sxnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn
bastonetojn, najlforme. Tio farigxis tiel fortika palisaro, ke nek homo
nek bestoj povis eniri.
La pordo de mia domo estis cxe la supro, kaj estis necese, ke mi
suprenrampu al gxi per sxtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke
neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo
staris alto sxtonajxo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron
elfositan, cxirkaux mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje
cxiutage por sercxi nutrajxon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj, sed
ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimigxi
ilin.
Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo,
kaj ili sur altajxo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo,
kaj mi sur altajxo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis,
havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris gxis mi
dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi
demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por gxin dorlotigi; sed
estante tro juna por nutrigxi mi devis gxin mortigi.
Mi pensis unue, ke mi perdos cxian tempkalkulon pro la manko de plumo
kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi
entrancxis la jenajn vortojn: "Mi alvenis Junio 8a 1659." Mi cxiutage
faris unu entrancxon, kaj tion mi dauxrigis fari gxis la lasta logo.
Gxisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du
katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi sxatis ilin, cxar ili
estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du
katojn de la sxipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj
per gxia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaux sed netute parolis
kun mi.
Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallauxdu, aux tiu min
mallauxdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la sxipo, mi
cxiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj,
kiuj eble gxin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom
por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna
timo, kiu la tutan tago
|