un do sxargxojn da ajxoj, mi faris tendon per la veloj de la
sxipo por konservi ilin, kaj trancxis la stangojn necesajn por gxi en la
arbaro. Mi nun elprenis cxion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la
barelojn cxirkaux la tendo por gxin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis
la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la sxipo) sur la
tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kusxigxis en lito.
Mi dormis la tutan nokton, cxar mi tre bezonis ripozon.
Morgauxtage, mi malgxojis en mia koro, cxar mi sentis tian enuon esti
disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis
pripensi longan tempon pri mia malgxoja sorto, cxar estis tro multe da
laboro por mi. Cxiutage mi eliris al la sxipruino por alporti pli da
objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu
tagon, mi sxargxis la floson per tro peza sxargxo, kiu kauxzis unu flankon
mallevigxi, tiel ke la enhavo eljxetigxis en la maron; sed mi ne ploris
pro tio, cxar la plej multa parto de la sxargxo estis sxnuregoj, kiuj ne
estus tre utilaj al mi.
Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi
surterigis cxion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se
la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan
sxipsxargxon, pecon post pecon.
Kiam mi nagxis la lastan fojon al la sxipruino, la vento blovis tiel
severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laux forfluo. Mi trovis
iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, gxi ridigis
min, kiam mi gxin rigardis. "Ho senutilajxo!" mi diris, "vi ne povas
utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kusxas, gxis la
sxipo pereos; tiam, pereu vi kune kun gxi."
Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni gxin; tial mi
gxin metis en pecon de velo, kaj gxin jxetis sur la ferdekon, por ke mi
gxin metu sur la floson. Baldaux la vento blovis de la marbordo, tial
estis necese, ke mi nun rapide renagxu; cxar mi sciis, ke je la
turnigxo de la fluo mi trovus malfacilajxon por atingi la terbordon.
Sed, spite la ventego, mi sendangxere atingis mian budon. Tagigxe, mi
elpusxis mian kapon el la budo okuljxetis almaren, kiam, jen, tie ne
estis sxipo! La sxangxajxo, kaj perdo de tia sxipamiko min tute malgxojis.
Sed, mi gxojis pensi, ke mi surterigis cxion, kio povas esti utila por
mi. Mi nun devis sercxi ion lokon kie mi povis fari mian logxejon.
Duonvoje supren la monteto estis ebenajxeto, longa kvar aux kvin
dudekojn
|