aj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo
tusxas fundon.
Tie-cxi, mi preskaux perdis mian sxargxon, cxar la terbordo estis sur
deklivo, tiel ke ne estis loko por surterigxi, escepte ke unu parto de
la floso kusxas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke cxiuj miaj
ajxoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la
maro profundigxis unu futo plu, mi pusxegis la floson sur ebenan pecon
da tero, por gxin alligi tie sxnurege, kaj enpusxis miajn du remilojn en
la sablon, unu cxiuflanke de la floso. Tiel mi gxin lasis kusxi atendante
la forfluon; tiam, gxi kun gxia sxargxo sidis bone surteron.
Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia
pafilpafo sendube estis la unua, kiu auxdigxas tie post la kremondo;
cxar, gxiasone tutaj birdaroj forflugis de cxiu parto de la arbaro kun
lauxtaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al
akcipitro, sed ungegoj senlonge.
Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizajxojn, kiu
okupis min tagrestajxe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi
tauxgan lokon, por meti miajn provizajxojn. Mi ne sxatis kusxigxi sur la
teron, pro timo je sovagxaj bestoj, kiel ankaux je serpentoj, sed ne
ekzistis kauxzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Lauxeble, mi metis la
kestojn kaj tabulojn cxirkaux mi, kiu faris ian budon, pornokte.
Cxar estis multe da provizoj en la sxipo, kiu eble estos utilaj al mi,
mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego
disrompos la sxipruinon. Tial mi veturis al la sxipo kaj zorgis ke mi ne
ree trosxargxu mian floson.
Unue, mi sercxis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj,
najlegojn, segilojn, trancxilojn kaj tiajn objektojn, sed inter cxio,
kion mi trovis, la plej bona estis sxtono per kiu mi povis akrigi miajn
ilojn. Estis tie du aux tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafajxoj,
kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la
plumbo al la sxipflanko por ke mi gxin sxargxu sur mian floson. Estis tie
ankaux kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis.
Mi iom timis, ke sovagxaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn
provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu
estis veninta tien krom sovagxkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante,
mi celis mian pafilon sur gxin, sed tio ne ekscitis gxin, cxar gxi ne
sciis tion, kiu estas pafilo. Gxi nur mangxis pecon da sekigita kaprajxo,
kaj foriris.
Havante n
|