nsis ke estos plej bone por mi nagxi al la sxipo. Mi rapide
senvestigis, mi saltis en la maron, kaj nagxis al la sxipruino. Sed
kiamaniere mi surigxos la ferdekon? Nagxante cxirkaux la sxipo, mi ekvidis
pecon da sxnurego pendante tiel malalten gxiaflanke, ke unue la ondoj
kasxis gxin. Per helpo de la sxnurego mi sursxipigxis.
Mi trovis fendon en la malsupro de la sxipo. Vi povas esti certa, ke
mia unua penso estis sercxi por nutrajxo, kaj mi baldaux iris al la
panujo, kaj mi macxis panon dum mi iris tien kaj reen, cxar mi ne havis
tempon por perdi. Trovigxis tie ankaux iom da rumo, de kiu mi prenis
suficxan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis,
estis boato por terenporti la posedajxon. Sed vanigxis por deziri tion,
kion mi ne povis havigi; nu, cxar en la sxipo trovigxis kelke da ekstraj
velstangoj, tri aux kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto
aux du, mi komencis fari floson.
Mi metis kvar stangojn flanko cxe flanko, kaj lauxlargxe, surmetis sur
ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam
la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por
elporti multe da mia sxargxo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la
sxipo, kaj segis maston en tri longajxojn, kaj ili multe fortikigis la
floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromagxon, kaj iom da
sekigita kaprajxo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj gxin
eltrovis, kaj neniom restis.
Mia sekvanta tasko estis, ke mi sxirmu miajn posedajxojn kontraux la
sxprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, cxar,
estis sursxipe tri kestoj suficxe grandaj por enhavigi cxion, kaj ilin mi
metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj cxemizon, kiujn mi
nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestajxoj en la sxipo.
"Vidu! jen kaptajxo!" mi diris lauxte (kvankam neniu cxeestis por auxdi
min); "nun mi ne malnutrigxos!" cxar mi trovis kvar grandajn pafilojn.
Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek
remilojn; kaj ekvento kauxzos degliti cxiun mian posedajxon. Tamen, estis
tri aferoj, pri kiuj mi gxojis -- trankvila maro, altera fluo, kaj
venteto por blovi min alteren.
Bonsxance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la sxipo gxisnune
nesercxita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone
surnagxis; sed baldaux mi eltrovis, ke gxi surnagxis flanken. Fine mi
vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en gxin;
k
|