ondo mortigos min, cxar gxi pusxis min sur sxtonegon tiaforte, ke mi falis
en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe dauxris. Fine, gxojege, mi
atingis la krutegajxon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon
preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendangxere
surtere.
Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, "Tiuj, kiuj veturas
surmaron en sxipoj vidas la farajxojn de la Sinjoro en la profundajxo.
Cxar, per Lia ordono la ventegoj levigxas, la ventoj blovas kaj levas la
ondojn; tiam, ili supreniras al la cxielo; de tien, ili malsupreniras
al la profundajxo. Mia animo malfortigxas, mi sxanceligxas tien kaj reen,
kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el
cxiuj miaj mizeroj."
Mi tiom gxojigxas, ke cxio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen
sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto
kaj danki Dion por cxio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj
sxipanoj pereis. Cxiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendangxera! Mi nun
rigardis la cxirkauxajxon por eltrovi, kian lokon mi estis jxetita, simile
al birdo en ventego. Tiam cxia gxojo, kiun mi antauxe sentis, forlasis
min; cxar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestajxon
por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.
Estis tie-cxi sovagxaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis
pafi ilin aux savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis trancxilon kaj
pipon.
Nun mallumigxis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke
la supro de ia alta arbo estos bona rifugxejo kontraux dangxero; kaj tie
mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, cxar mi sentis nenian esperon
de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo.
Tiam, mi trancxis bastonon por forpeli la sovagxajn bestojn se iuj
venos, kaj ekdormis kvazaux la brancxnesto estis lanuglito.
Estas hela taglumo, kiam mi vekigxis, ankaux la cxielo estas klara, kaj
la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la sxipo
lasis la sablajxon, kaj kusxas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la
boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom lauxlongiris la terbordon
por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro largxa unu mejlo min
detenis de gxi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis
alproksimigxi la sxipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus sxipbordon,
cxiu nun estus bone.
Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, cxar tio ne helpos
ion, mi pripe
|