xo por mi, se mi ne
havus bienojn kaj teron; sed nun, tian sxangxon fari, estus malsagxe kaj
hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi lauxe dauxrigu
tri aux kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte
irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.
Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordigxis tiun-cxi sxipon je la oka
datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-cxi sklavsxipo enhavis ses
pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn,
cxenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercajxojn
konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.
Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis
nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio "Teron!" kaj la sxipo
alpusxigxis sur sablajxon, en kiun gxi mallevigxis tiel profunde, ke ni ne
povis gxin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas gxin lasi, kaj atingi
terbordon lauxeble. Ekire, estis boaton sur gxia posta parto, sed ni
eltrovis, ke gxi estis desxirita per la forto de la ondoj. Nur unu
boateto restis cxe la sxipflanko, tial ni enboatigxis en gxin. Tie ni cxiuj
trovigxis, sur la malglata maro! La koro de cxiu nun malfortigxis, vangoj
paligxis, kaj niaj okuloj malklarigxis; cxar estas nur unu espero,
eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifugxejon apudteran. Ni nun tute
transdonis niajn animojn al Dio.
La maro pli kaj pli malglatigxis kaj gxia blanka sxauxmo tordigxis kaj
bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompigxis kontraux la
boatflanko, kaj ni cxiuj eljxetigxis.
Mi povis bone nagxi, sed la povo de la ondoj kauxzis, ke mi perdis mian
spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min,
kaj lasis min sendangxere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis
min sur piedoj, kaj penadis lauxeble surterigxi, sed jxus tiam, la kurbo
de ondego suprenlevigxis kvazaux monteto, kiun eviti, mi tute ne havis
suficxan forton, tial gxi marenportis min. Mi lauxeble penadis nagxi
suprajxe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis
egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn cxe
mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeligxis de la ondoj. Tio donis al mi
kuragxon kaj spiradon, kaj baldaux miaj piedoj sentis teron.
Momente, mi staris gxis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi nagxis
lauxforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min
marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta
|