ursxipe diris per mia lingvo, "Kiu vi
estas? De kien vi venas?" Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberigxis
de la Mauxroj.
Tiam, la sxipestro invitis min veni sxipbordon, kaj ensxipis min, Zuron
kaj cxiujn miajn posedajxojn. Mi diris al li, ke li havu cxion, kion mi
havas; sed li respondis, "Vi estas rericevonta viajn posedajxojn post
kiam ni atingos teron, cxar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi
farus samstate."
Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos
egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke
liberigxinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke
estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni
Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, cxar la sklavo deziris iri, mi
nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Cxiuj Sanktuloj Golfeto, kaj
nun mi estis liberulo.
Mi ricevis multan monon por cxiujn miaj posedajxoj, kaj kun gxi, mi iris
surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis
viron, kies stato estas laux la mia, kaj ni ambaux akiris pecon da tero,
por gxin prilabori. Mia farmilaro, laux la lia, estis malgranda, sed ni
produktigis la farmojn suficxe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis
helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.
Mi tute ne sxatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, cxu mi venis
tian longan vojon por fari tion, kion mi lauxbone povus fari hejme, kaj
kun miaj parencoj cxirkaux mi? Kaj pligrandigxis mia malgxojo, cxar la
bonamiko, kiu min alsxipis tien-cxi, intencas nune lasi tiun-cxi
terbordon.
Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia
onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se
mi gxin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li
alsendis iom da gxi kontante, kaj la restajxon kiel tukoj, sxtofoj,
lanajxoj, kaj similajxoj, kiujn li acxetis. Mia onklino tiam metis en
liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian
dankecon pro cxio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable
acxetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam acxetis sklavon, tial mi nun
havas du, kaj cxio prosperis dum la sekvanta jaro.
Parto II
Sed baldaux miaj projektoj trograndigxis laux miaj rimedoj. Unu tagon
alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavsxipon
elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj,
kaj pagos la tutajn elspezojn sxargxe. Tio estus bonaj
|