kaj ili
siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la
supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj,
duonhore revenis kun iom da sekigxita viando, kaj ia greno kiu kreskas
en tiu parto de la mondo. Tion-cxi ni deziregis, sed ne sciis, kiel
havigi gxin, cxar ni ne kuragxis iri surteron al ili, nek ili kuragxis
alproksimigxi al ni.
Fine, ili eltrovis peron sendangxeran por ni cxiuj. Alportante la
nutrajxon al la marbordo, ili gxin demetis kaj tre fortirigis si mem dum
ni gxin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion
alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonsxance, ni baldaux kaptis
grandan donacon por ili; cxar du sovagxaj bestoj de la sama speco, pri
kiu mi jam priparolis, venis plencxase de la montetoj al la maro.
Ili nagxis kvazaux ili venis por sportigi. Cxiuj forkuris de ili krom
tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimigxis nian
boaton; tial mi gxin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam gxi estis en
pafspaco, mi gxin pafis tra la kapo. Dufoje gxi subakvigxis kaj dufoje gxi
suprenlevigxis; kaj poste gxi nagxis alteren, kaj falis senviva. La viroj
tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antauxe timis je la vidajxo de la
bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili
tuj venis.
Ili rapidis al sia rabajxo; kaj tordante cxirkaux gxi sxnuregon, ili gxin
sendangxere eltiris surteron.
Ni nun lasis niajn sovagxulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo
antaux ni etendis sin kvar aux kvin mejlojn, (6.8 aux 8.3 kilometrojn)
bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun
terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.
Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidigxis por pripensi tion, kion
estos plej bone nun fari; kiam subite mi auxdis, ke la knabo krias,
"Sxipon kun velo! sxipon kun velo!" Li ne montris multe da gxojo je la
vidajxo, opiniante, ke la sxipo venis por repreni lin; sed mi bone
scias, laux la sxajno, ke gxi ne estas iu el la sxipoj de la Turko.
Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la sxipon gxiavoje,
kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, cxar mi esperis, ke se tiuj,
kiuj estas sur la ferdeko ne povus auxdi la sonon, ili vidus la
fumigadon. Ili ja gxin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni
povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis cxe la sxipflanko. La viroj
parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion,
kion ili diras. Fine, Skoto s
|