a knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li
iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe
dormis, cxar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis
al la maro, por sin bani. La malfelicxa knabo ektremis de kapo al
piedoj pro la vidajxo. Unu el tiuj bestoj alproksimigxis nian boaton,
kaj, kvankam estis tro mallume por gxin bone vidi, ni auxdis gxin blovi,
kaj sciis, pro gxia bruego, ke gxi certe estas granda. Fine, la bruto
tiom alproksimigxis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi
pafis sur gxin, kaj gxi nagxis alteren.
La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de
mia pafilo, sxajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo;
sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por sercxi fresxan fonton, por
ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, cxu la
fontaj akvoj tauxgas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la
botelegoj, kaj, ke li gxin reportos plenigitan se la akvo estas bona.
"Kial vi volas iri?" mi diris; "Kial mi ne estas ironta? Vi povas
resti en la boato." Kontrauxe, Zuro diris, "Se la sovagxuloj venos, ili
min mangxu; sed vi forkuru." Mi devis ami la junulon pro la afabla
parolado. "Nu," mi diris, "Ni ambaux iros, kaj se la sovagxuloj venos,
ni ilin mortigu; ja, ili ne mangxos aux vin aux min."
Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin
kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la
loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis,
kaj kiun ni gxoje kuiris kaj mangxis; laux la bona novajxo, kiun li
raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovagxulojn.
Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas
malproksime, cxar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi
sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke lauxlongirante la
terbordon, ni trovos sxipon, kiu ensxipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaux
tiam, mi sentos kvazaux libera viro. Unuvorte, mi konfidis mian sorton
al la sxanco; aux renkonti ian sxipon aux morti.
Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili
estis nigraj, kaj ne portis vestajxon. Mi estus irinta surteron al ili,
sed Zuro, -- kiu sciis plej bone -- diris, "Ne vi iru! Ne vi iru!" Tial
mi direktis la boaton lauxteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili
longaspace iradis laux ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.
Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutrajxo al mi,
|