levis la
velojn, kaj, cxar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la
boaton unu mejlon aux plu enmaron, kaj poste gxin haltigis, kvazaux mi
intencas fisxkapti.
Nun, mi pripensis, tiu-cxi estas mia okazo liberigxi; tial mi transdonis
la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Mauxron cxirkaux la
talio, kaj eljxetis lin el la boato.
Malsupren li falis! sed baldaux reaperis por ke, li povis nagxi kvazaux
anaso. Li diris, ke li volonte irus cxirkaux la mondo kun mi, se mi
enprenus lin.
Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reenigxos perforte, mi
direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, "Vi facile povas nagxi
alteron se vi tion deziras; tial, rapidigxu tien; plie, se vi reen
alproksimigxos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, cxar, mi de nun
intencas esti libera viro."
Tiam li eknagxis, kaj sendube sendangxere atingis la terbordon, cxar la
maro estis tre trankvila.
Unue, mi intencis kunpreni la Mauxron kun mi, kaj nagxigi Zuron alteron;
sed la Mauxro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi.
Post kiam li forigxis, mi diris al Zuro, "Se vi jxuros, ke vi estos
fidela al mi, vi iam farigxos grava viro; se vi ne jxuros, mi certe
ankaux vin eljxetos el la boato."
La knabo tiel dolcxe ridetis, kiam li jxuris resti fidela al mi, ke mi
lin ne povis dubi en mia koro.
Dum ankoraux ni povis vidi la Mauxron (survoje alteren) ni antauxen iris
enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke
ni iros al la influejo de la markolo, cxar neniu velveturis al la suda
marbordo, cxar tie logxas gento da homoj, kiuj laux sciigoj, mortigas kaj
mangxas siajn malamikojn.
Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni lauxlongiru la
marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni
morgauxtagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko.
Ankoraux, mi timis, ke mi estus kaptota de la Mauxroj; tial mi ne volis
iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj
atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos nagxi
surteron, kaj tiam rigardi la cxirkauxajxojn. Sed kiam malheligxis la
lumo, ni auxdis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn,
blekadojn. La malfelicxa knabo diris, ke li ne kuragxas iri surteron
antaux la tagigxo. "Nu," mi diris, "tiuokaze, ni atendu, sed, tage,
povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovagxaj
bestoj." "Tiam ni pafilos ilin," ridante diris Zuro, "kaj forkurigu
ilin."
Mi gxojis vidi, ke l
|