almenaux dek mejlojn (16 kilometrojn) de la
terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni cxiuj tre bezonis nutrajxon; sed
fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendangxere reatingis la
terbordon.
Kiam la Turko sciigxis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun,
kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos cxion, kion ni
bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis
grandan kajuton en la longboato de sia sxipo, kiel ankaux cxambron por ni
sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio,
ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fisxkapti. Sed
kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj
knabon -- kies nomo estas Zuro -- por kapti kelke da fisxoj por la
gastoj, kiuj estas vespermangxontaj kun li.
Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate
forkuri kaj liberigxi. Tial mi tuj prenis tiom da nutrajxo, kiom mi
povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte,
mangxante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li
pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj
(kukoj).
Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso,
segilon, hakilon, fosilon, iom da sxnurego, kaj cxiuspecajn objektojn,
kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie trovigxas la vinkesto de la
Turko, kaj mi gxin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia
ruzo, mi havigis cxion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, "La
pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne trovigxas ia pafajxo. Cxu
vi pensas, ke vi povas havigi iom da gxi? Vi scias kie gxi estas
konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aux du." Li do alportis kesto
kaj saketon, kiuj enhavas cxion, kion ni eble bezonas por la pafiloj.
Tiujn-cxi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fisxkapti.
La vento blovis de la nordo, aux nordokcidento, tia vento estis malbona
por mi; cxar, se gxi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la
terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi
estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do
mallevis miajn hokfadenojn kvazaux fisxkapti, sed mi zorgis, ke mi havu
malbonan sukceson; kaj kiam la fisxoj mordis, mi ilin ne eltiris, cxar
mi deziris, ke la Mauxro ilin ne vidu. Mi diris al li, "Tiu-cxi loko
estas nebona; ni ne kaptos fisxojn tie-cxi; ni devas iom antauxen iri."
Nu, la Mauxro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li
|