detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun
mi estis ironta.
Kiel estis mia sorto travive, cxiam elekti la plej malbonon; tiel same
mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestajxon sur mia
korpo, sed, surmaron mi ree iris.
Sed nun, mi havis pli malbonan sxancon ol iam, cxar, kiam ni estis tre
malproksime enmaro, kelke da Turkoj en sxipeto, plencxase alproksimigxis
al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por
ke ni forkuru de ili. Tamen, malgraux tio, ni vidis ke niaj malamikoj
pli kaj pli alproksimigxis, kaj certigxis ke baldaux, ili atingos nian
sxipon.
Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio
kauxzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili dauxrigis pafadon
sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimigxante la duan
fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia sxipo, kaj ektrancxis la
velojn, kaj ekfaris cxiuspecajn difektajxojn. Tial, post kiam dek el
niaj sxipanoj kusxas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas
vundojn, ni kapitulacis.
La cxefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabajxon, al haveno okupita
de Mauxroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue jugxis, sed
li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis sxangxo en
mia vivo, kiun mi neniam antauxvidis. Ho ve! kiom mia koro malgxojis,
pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da
komplezemo kiom diri "Adiauxi" kiam mi iris surmaron, aux sciigi tion,
kion mi intencas fari!
Tamen, cxio, kion mi travivis tiam, estas nur antauxgusto de la penadoj
kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi.
Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros
surmaron, kaj ke mi iel povos liberigxi; sed la espero nelonge dauxris,
cxar tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn.
Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min
plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje aux dufoje cxiusemajne,
veturis en sia boato por kapti iajn platfisxojn, kaj iafoje, li
kunprenis min kaj knabon kun si, cxar ni estas rapidaj cxe tia sporto,
kaj tial li pli kaj pli sxatis min.
Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti
kelke da fisxoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne
povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800
metrojn) de la terbordo; kaj morgauxtage, kiam la suno levigxis, nia
boato estas enmaro
|