la mondo flustrogalerion.
Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa
homaro ankoraux estas strange miskomprenata familio. Dum horeto
eblas jxeti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per
tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de
mil diversaj lingvoj kaj cxio Babeligxas, se ne Pandemoniigxas.
Ja ne eblas, ke cxiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed
por cxiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon,
se tia lingvo estas farebla.
Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskigxis el la kerno de
cxiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskaux sengramatika.
Cxi tiu Esperanto klasiko, "Robinsono Kruso", estas ioma atingajxo
por Amerika entrepreno, cxar gxi estas la unua verko tiagranda kaj
tiaspeca jam eldonita cxi tie. Gxi estas entreprenita fervore kaj
kreita lauxkapable. La originala traduko estis farita de la estimata
Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas:
William D. Chandler, "Cxefmonhelpanto".
Prof. E. V. Huntington, Harvard University.
Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School.
Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement.
Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem.
Kambrigxa Klubo.
J. M. Connolly, M. D.
Mr. W. L. Church.
Mr. G. W. Lee.
Dr. W. G. Nowell.
Mr. L. B. Luders.
Kredante, ke cxi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn
esperojn de la "Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo," ni kore
prezentas gxin al la tuta legantaro.
R. W. MASON.
[Antauxparolon tradukis el la angla William Patterson.]
ENKONDUKO
La auxtoro de la cxiamfresxa Robinsono Kruso naskigxis en Londono,
Anglujo, je 1661. Lia patro estis bucxisto, kiu edukis sian filon por
la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam
sekvi tiun profesion.
Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda
ricxeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto.
Ekzistas cxirkaux ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto
estas fiktivaj, kauxzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco.
Lia politikaj verkoj kauxzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn
li kunigis en la jenaj strofoj:
Nenies sorto estis pli diversa ol la mia:
Mi estis dektrifoje ricxa kaj malricxa.
Sinjoro Walter Scott diras: "Eble ne ekzistas verko en angla lingvo,
kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Ave
|