li aperis la unuan fojon,
Kaj samdomanoj cxiam pli kaj pli
En ludo alligigxis reciproke.
La diojn mi ne jugxas; tamen vere
Plendinda estas stato de virino.
En domo kaj milit' la viro regas,
En fremda land' li ankaux al si helpas;
Li la posedon, li la venkon gxuas,
Ecx lia morto estas morto glora.
Sed la virinon cxio cxirkauxbaras!
Ecx krudan edzon obeadi estas
Por sxi ne sole devo, sed konsolo;
Sed kiel mizerega sxi farigxas,
Se en fremdlandon pelis sxin la sorto!
Cxi tie Toas, nobla viro, tenas
Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj.
Kun honto mi konfesas, ke mi servas
Al vi, diino, mia savintino,
Nur kontrauxvole! Tamen mian vivon
Al vi dedicxi devus mi libere!
Al vi, Diano, cxiam mi esperis,
Ankoraux nun esperas mi sencxese.
Vi min, filinon de plej granda regxo,
En vian sanktan aman brakon prenis,
Por savi de la morto. Ho, diino,
Se tiun grandan viron, kiun vi
Turmentis, postulante la filinon,
Kaj li al vi oferis la plej karan,--
Se la Agamemnonon disimilan
Vi de la Trojaj muroj disbatitaj
Venigis glore en patrujon lian,
Se vi al li konservis la edzinon,
Elektron kaj la filon, la trezorojn:
Vi ankaux min redonu al la miaj
Kaj min, savinte de la morto, savu
De l' cxi-tiea vivo, dua morto!
SCENO DUA.
IFIGENIO. ARKAS.
ARKAS.
Min sendas nia regxo, li esprimas
Saluton al pastrino de Diano.
Hodiaux por mirindaj novaj venkoj
Tauxrido dankas sian patroninon.
Mi venas antaux regxo kaj armeo
Kun la raport', ke ili proksimigxas.
IFIGENIO.
Akcepton decan ni al ili faros,
Kaj la diin' atendas kun favoro
La oferdonon el la man' de Toas.
ARKAS.
Se ankaux la rigardo de l' pastrino,
De l' respektata sankta virgulino,
Nun estus pli serena kaj pli luma,
Gxi estus bona signo por ni cxiuj!
Malgxoj' kasxita tamen cxiam kovras
Mistere vian koron. Jam tre longe
El via brusto vane ni atendas
Vorteton de konfido. De l' momento,
En kiu mi cxi tie vin ekkonis,
Rigardo via cxiam min tremigas;
Kaj kvazaux enforgxita per ferajxo,
Animo via kasxas sin profunde.
IFIGENIO.
Mi estas ja orfino elpelita.
ARKAS.
Cxu vi cxi tie sentas vin tiele?
IFIGENIO.
Cxu povas fremda land' farigxi hejmo?
ARKAS.
Por vi la hejmo ja farigxis fremda.
IFIGENIO.
Pro tio gxuste sangas mia koro.
En la komenco de l' juneco, kiam
Apenaux la animo alligigxis
Al la gepatroj kaj al la gefratoj
Kaj harmonie el malnova bazo
Plantidoj novaj cxarme kreskis supren,
Ha, tiam min malben' ne miakauxza
Sub
|