es, ho jes, mi ankaux estas greko!
Mi por momento tute ja forgesis,
Kiome mi bezonas vin, mi glutis
Per la okul' cxielan la aperon.
Ho, se decido de pli alta forto
Ne sxlosas vian busxon, diru, diru,
El kiu el la grekaj niaj gentoj
Vi, dia ido, havas la devenon.
IFIGENIO.
Pastrino, kiun la diino mem
Por si elektis kaj al si dedicxis,
Parolas nun kun vi; cxi tio devas
Al vi suficxi. Diru al mi, kiu
Vi estas, kia sorto malfelicxa
Kun la kunul' vin tion cxi venigis.
PILADO.
Facile mi rakonti al vi povas
La sorton, kiu pelas nin kruele.
Ho, se kun tia sama facileco
Vi povus nin gxojigi per espero!
El Kret' ni estas, filoj de Adrasto:
Mi, la plej juna, nomas min Kefalo,
Li, la plej agxa, estas Laodamas.
Kaj meze inter ni ankoraux estis
Alia frato, kruda kaj sovagxa,
Kaj tiu jam en la infanaj ludoj
Ne lasis al ni pacon kaj konsenton.
Dum nia patro antaux Troj' batalis,
Kviete ni sekvadis la patrinon;
Sed kiam li kun ricxa hav' revenis
Kaj baldaux poste mortis, la disputo
Pri regno kaj heredo tuj disigis
La fratojn. Mi min tenis sur la flanko
De la plej agxa. Tiu cxi mortigis
La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo
Lin la furioj pelas senripoze.
Sed al cxi tiu senkultura bordo
Nin sendis Apolono kun espero.
En la sanktejo de l' fratino sia
Ordonis li al ni atendi helpon.
Nin oni kaptis kaj al vi venigis
Por oferfaro. Tion vi jam scias.
IFIGENIO.
Cxu Trojo falis? Ho, karul', certigu!
PILADO.
Gxi falis, jes. Kaj vi al ni certigu
La savon! Rapidigu vi la helpon,
De l' dio promesitan! Ekkompatu
Vi mian fraton! Diru al li baldaux
Bonkoran vorton! Tamen parolante
Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas;
Cxar gxojo kaj dolor' kaj rememoro
Facile lian tutan internajxon
Ekskuas tro dangxere; tiam baldaux
Frenezo febroforma lin atakas,
Animo lia bela kaj libera
Farigxas tiam havo de l' furioj.
IFIGENIO.
Kiome ajn vi estas malfelicxa,
Mi vin petegas, cxion vi forgesu,
Gxis vi sopiron mian kontentigos.
PILADO.
La alta urbo, kiu tra dek jaroj
La tutan grekan forton kontrauxstaris,
Prezentas nun ruinojn, kaj neniam
Gxi relevigxos. Tamen multaj tomboj
De la plej bonaj grekoj nin devigas
Memori tiun bordon de l' barbaroj.
Ahxilo falis, kaj amiko lia ...
IFIGENIO.
Ho, diaj bildoj, vi farigxis polvo!
PILADO.
Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso
Jam la patrujan sunon ne revidis.
IFIGENIO (al si mem).
Pri mia patro li nenion diras
Kaj lin ne nomas inter la falintoj.
Ho jes! li vivas!
|