to mia fluos
Trankvile al la fonto de forgeso,
Al vi, fantomoj, al nebul' eterna.
Permesu, ke en via mezo trovu
Ripozon la pelita fil' de l' tero!
Mi auxdas murmureton en la brancxoj,
El la krepusko venas ia bruo ...
La novan gaston vidi ili venas!
Ha, kia estas la anaro, kiu
Majeste iras, kvazaux princa domo?
Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj
Kviete marsxas. Disimilaj sxajnas
Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas,
Jen la prapatroj de la domo mia.
Atreo marsxas pace kun Tiesto;
La knaboj gaje ludas cxirkaux ili.
Cxu vin jam plu malpaco ne disigas?
Cxu kune kun la lumo de la suno
La vengxo estingigxis? Tiam min
Vi ankaux ja akceptos kaj mi povos
Aligxi al solena via marsxo.
Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto,
La lasta viro de via gento;
Kion vi semis, li gxin rikoltis:
Kun sxargx' de malbeno li iras malsupren.
Sed malpli cxi tie pezas la sxargxoj.
Prenu lin, prenu en vian anaron!
Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston:
Cxi tie ni cxiuj perdis malamon.--
Al mi montru la patron, kiun mi vidis
Nur unu fojon en mia vivo!
Cxu vi gxi estas, la patro mia?
Kaj la patrinon vi ame kondukas?
Se donas la manon al vi Klitemnestro,
Tiam ankaux Oresto povas alpasxi
Kaj diri al sxi: vian filon rigardu!--
Vidu ambaux la filon! Akceptu lin bone!
Sur tero ja estis salut' de mortigo
La vorto signala en nia domo,
Kaj siajn gxojojn la gento Tantala
Trovis nur transe de l' nokto eterna.
Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas!
Min konduku, mi petas, al la maljunulo,
Al la patro de l' gento! Kie li estas?
Mi volas lin vidi, la kapon la karan,
La adoratan, kiu sidadis
En konsiligx' kun la dioj senmortaj.
Sxajnas, vi tremas, vi vin deturnas?
Cxu li suferas, la diosimila?
Ho ve! la plej altaj la potenculoj
Per feraj cxenoj la bruston heroan
Por teruraj turmentoj alforgxis!
SCENO TRIA.
ORESTO. IFIGENIO. PILADO.
ORESTO.
Cxu ankaux vi jam venis malsupren?
Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro!
Sxin ankaux sendu al ni plej baldaux
Ia bona dio per sago kompata!
Nur vin mi bedauxras, malfelicxa amiko!
Ho, venu, venu al la tron' de Plutono,
Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron!
IFIGENIO.
Ho, vi, gefratoj, kiuj de l' cxielo
En tag' kaj nokto al la homoj donas
La belan lumon, sed ne rajtas lumi
Al la mortintoj,--savu nin, gefratojn!
Ho, vi Diano, kiu vian fraton
Amegas pli ol cxion en la mondo
Kaj la vizagxon virgan kun sopiro
Direktas al eterna lia lumo,--
Ne lasu do, ke mia sola frato,
Malfrue retrovit
|