lektis; repasxante,
Cedante malrapide, ili estas
Premataj en direkto al la maro.
Sed kian paroladon inter princoj
Mi vidas! Tio estas ja sendube
La respektata kapo de la regxo!
ARKAS.
Kviete, kiel gxi al vi konvenas,
Vi, regxo, staras kontraux malamikoj.
La aroganta entrepreno estos
Punita baldaux. La anar' ilia
Falante cedas; jam la sxipo estas
En niaj manoj. Vi nur vorton diru,
Kaj tuta gxi en fajro staros.
TOAS.
Iru,
Al la popol' ordonu trankviligxi!
Neniu tusxu nun la malamikojn,
Dum ni parolas!
(Arkas foriras.)
ORESTO.
Mi akceptas. Iru,
Amiko mia kara, kaj kolektu
La reston de l' anaro! kaj silente
Atendu, gxis ni vidos, kian finon
Al niaj faroj la cxiel' preparis!
(Pilado foriras.)
SCENO SESA.
IFIGENIO. TOAS. ORESTO.
IFIGENIO.
Mi tremas. Antaux ol komencas vi paroli,
Mi petas, liberigu min de zorgoj!
Mi timas malfelicxon, se vi, regxo,
La vocxon de l' justeco ne auxskultos,
Aux vi, ho mia frato, ne retenos
La rapideman flamon de l' juneco.
TOAS.
Mi, kiel pli maljuna, estas preta
Reteni la koleron. Diru, kiel
Vi pruvos, ke vi vere estas filo
De l' regx' Agamemnono kaj la frato
De sxi?
ORESTO.
Jen, vidu, estas tiu glavo,
Per kiu li batalis kun Trojanoj.
De lia mortiginto mi gxin prenis
Kaj mi la diojn petis, ili donu
Al mi la kuragxecon kaj la brakon
Kaj la felicxon de la granda regxo,
Sed nur pli belan morton. Nun elektu
El viaj militistoj la plej noblan
Kaj lin batale kontraux mi starigu!
Nenie sur la tero al fremdulo
Tiela peto estas rifuzata.
TOAS.
Cxe ni antikva moro al fremdulo
Neniam donis tiun rajton.
ORESTO.
Sekve
De vi kaj mi la moro komencigxu!
Per imitado tuta la popolo
La noblan agon de l' reganto baldaux
Sanktigos kiel legxon. Mi batalu
Ne sole por ni mem,--sed mi, fremdulo,
Batalu por la rajtoj de fremduloj!
Se mi pereos, tiam decidigxos
Kun mia sorto ankaux sort' ilia;
Sed se mi havos la felicxon venki,
Neniam pasxu sur cxi tiun bordon
Fremdulo, kiun ne renkontos tuj
Rigardo de la plej helpema amo,
Kaj cxiu forsxipigxu konsolita!
TOAS.
Vi al mi sxajnas inda, ho, junulo,
La patrojn, kiujn vi la viaj nomas.
Tre multe da kuragxaj, noblaj viroj
Min akompanas; sed en mia agxo
Mi mem ankoraux kontraux malamiko
Volonte staras, kaj mi estas preta
Kun vi la sorton provi de l' batalo.
IFIGENIO.
Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon
La dioj
|