ne permesos! Prenu for
De l' glavo vian manon! Pensu, regxo,
Pri mi kaj mia sorto! La batalo
Rapide decidita eternigas
La viron; se ecx falas li, la kanto
Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj
De la restintoj, do virin' amata,
Ne estas kalkulataj; la poeto
Silentas pri la miloj de la tagoj
Kaj de la noktoj, kiam orfigita
Animo vane vokas la perditon,
Silente konsumigxas, sopirante.
Min mem avertis tuj en la komenco
La zorgo, ke min trompo de rabisto
Ne sxtelu for el mia rifugxejo
Kaj ne fordonu min al la sklaveco.
Kaj diligente faris mi demandojn,
Pri cxio plej detale informigxis
Postulis signojn, kaj nun mia koro
Jam estas tute certa. Vidu tie
Sur lia dekstra mano la makulon
Tristelan, kiu tuj post la naskigxo
Cxe li aperis kaj pri kiu diris
La pastro, ke gxi estas antauxsigno
De peza faro, kiun por la mano
Rezervis la destino. Kaj duoble
Konvinka por mi estas la cikatro
Cxi tie, gxuste super lia brovo.
Ankoraux kiam estis li infano,
Elektro iam per nesingardeco
Faligis lin; li trafis tripiedon
Kaj vundis brovon.--Jes, gxi estas li!
Kaj cxu la simileco al la patro,
Cxu la interna gxoj' de mia koro
Ne estas certigantaj atestantoj?
TOAS.
Kaj se ecx viaj vortoj cxiun dubon
En mi forigus, kaj ecx se mi bridus
En mia brusto tutan la koleron,
Ni tamen devus inter ni decidi
Per bataliloj: pacon mi ne vidas.
Cxar ili venis,--vi gxin mem konfesas,
Por rabi for la bildon de l' diino;
Cxu mi trankvile tion cxi toleru?
La greko ofte jxetas avidege
Okulon al trezoroj malproksimaj
De la barbaroj, al la ora felo,
Aux al cxevaloj, al filinoj belaj;
Ne cxiam tamen ruzo kaj perforto
Kun malhoneste akirita havo
Felicxe ilin hejmen revenigis.
ORESTO.
La bild', ho regxo, nin ne malpacigu!
Nun jam klarigxis la eraro, kiun
La dio metis cxirkaux nian kapon,
Simile al vualo, kiam li
Deziris, ke cxi tien ni vojagxu.
Mi petis, ke li donu al mi helpon,
Por liberigxi de l' furioj; tiam
La dio diris: "Kiam la fratinon,
Restantan kontrauxvole en la templo
De l' malproksima bordo de Tauxrido,
Vi revenigos en la grekan landon,
Vi tiam liberigxos de l' malbeno."
Ni pensis, ke la vortoj de la dio
Koncernas la fratinon de li mem,
Li tamen pensis vin! La fortaj cxenoj
Nun falis; vi, senkulpa virgulino,
Denove apartenas al la viaj.
Vi min ektusxis, kaj mi resanigxis;
En viaj brakoj min la lastan fojon
Atakis la malsano plej kruele
Kaj plej terure skuis mian cerbon;
Sed tuj, kiel serpento en kavernon,
Gxi fulme m
|