alaperis. Kaj per vi
Mi gxuas nun denove plej libere
La lumon de la tago. La decido
De la diino nun al mi montrigxas
En plena brilo. Kiel sanktan bildon,
Al kiu per mistera dia vorto
La sorto de la urbo alligigxis,
Sxi vin forprenis, la protektantinon
De nia domo, kaj sxi vin konservis
En sia sankta kaj silenta loko,
Ke vi farigxu beno por la frato
Kaj por la viaj. Kiam cxia savo
Jam sxajnis senespere forperdita,
Vi cxion nun al ni redonas. Regxo!
Direktu vian koron al la paco!
Vi ne malhelpu, ke sxi resanktigu
La patran domon, ke sxi min redonu
Al la palaco pente purigita
Kaj kronu min per la antikva krono!
Redonu por la beno, kiun sxi
Al vi alportis; rajton pli proksiman
Al sxia frato nun permesu gxui!
La forton kaj la ruzon, de la viroj
Plej grandan gloron, kovras nun per honto
La vero de cxi tiu alta koro,
Kaj pura kaj infana konfideco
Al nobla vir' ricevas rekompencon.
IFIGENIO.
Memoru vian vorton! La parolo
El la sincera kaj fidela busxo
Vin tusxu! Nin rigardu! La okazo
Por tia nobla far' ne ofte venas.
Vi ne rifuzos; cedu!
TOAS.
Bone, iru!
IFIGENIO.
Ne tiel, mia regx'! Sen via beno
Kaj kontraux via volo mi ne iros.
Nin ne forpelu! Cxarma kora rajto
De reciproka gastameco ligu
Nin ambaux: kaj tiele ne por cxiam
Ni estos disigitaj. Tiel same
Profunde, kiel mian propran patron,
Mi amas vin per mia tuta koro,
Kaj tiu sento restos por eterne.
Se iam ecx la plej malgrava homo
El via gento al orelo mia
Alportos sonon de la lingvo, kiun
El via busxo auxdi mi kutimis,
Kaj sur la plej malricxa mi rimarkos
La karan formon de la vesto via:
Mi tiam lin akceptos kiel dion,
Mi mem al li pretigos la kusxejon,
Sidigos lin sur segxo cxe la fajro,
Demandos nur pri vi kaj via sorto.
La dioj al vi donu rekompencon
Por viaj faroj, via bonkoreco!
Adiaux! Turnu vin al ni kaj donu
Al mi elkoran vorton de disigxo!
Ho, tiam pli kviete al la veloj
La vento blovos, kaj pli trankvilige
El la okuloj de la foriranto
Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaux!
Por signo de antauxa amikeco
La dekstran manon vi al mi etendu!
TOAS.
Adiaux!
Fino.
Verkaro de D-ro L. L. ZAMENHOF
Cxiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro!
INSTRUA FAKO
Fundamento de Esperanto:
Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) Fr. 3 >
(La sama, brosxurita) -- 2 >
Oni vendas aparte {Ekzercaro (kvinlingva),
|