an vorton! Vi promesis,
Ke se mi iam havos la eblecon
Reiri al la miaj, vi min lasos:
Nun la ebleco venis. Regxa vorto
Ne estas kiel vorto de simpluloj:
Li ne promesas nur por embarase
Momente liberigxi de l' petanto,
Li ankaux ne promesas, se li kredas,
Ke la plenum' neniam povas veni.
Nur tiam li eksentas la altecon
De la valoro sia, se li povas
Felicxon doni al la atendanto.
TOAS.
Simile kiel fajro kontraux akvo
Batale sin defendas kaj mugxante
Ekstermi penas sian malamikon,
Tiele nun batalas la kolero
En mia brusto kontraux viaj vortoj.
IFIGENIO.
Ho, lasu do, ke via favorkoro,
Simila al la sankta oferflamo,
Por mi ekbrilu, dolcxe cxirkauxata
De danko kaj de beno kaj de gxojo!
TOAS.
Ho, dioj, kiel ofte tiu vocxo
Min kvietigis!
IFIGENIO.
Donu vian manon,
Gxi estu por mi signo de la paco!
TOAS.
Tro multe vi postulas tro rapide.
IFIGENIO.
Bonfaroj ne bezonas pripensadon.
TOAS.
Tre multe! cxar tre ofte post la bono
Ja sekvas la malbono.
IFIGENIO.
Nur la dubo
Malbonon povas fari el la bono.
Ne dubu, sed plenumu mian peton
Libere, kiel diktas via sento!
SCENO KVARA.
ORESTO (armita). LA SAMAJ.
ORESTO (turnita al la scenejo).
Duoble strecxu cxiujn viajn fortojn,
Rebatu ilin, restas nur momento!
Ne cedu, kovru vojon al la sxipo
Por mi kaj la fratino! Venu tuj!
(Al Ifigenio, ne vidante la regxon.)
Ni estas perfiditaj. Tre malmulte
Da tempo ni disponas por la kuro.
Rapidu!
(Li ekvidas la regxon.)
TOAS (kaptante la glavon).
Tie, kie mi alestas,
Neniu povas teni nepunate
La glavon nudigitan!
IFIGENIO.
Ne profanu
Per furiozo kaj per mortigado
La templon de l' diin'. Al la amaso
Ordonu stari pace kaj auxskultu
Pastrinon kaj fratinon!
ORESTO.
Diru, kiu
Li estas, tiu, kiu nin minacas?
IFIGENIO.
Respektu en li regxon, kiu estis
Por mi la dua patro! Ne koleru
Min, frato! La infana mia koro
Konfide metis nian tutan sorton
En lian manon. Vian entreprenon
Konfesis mi al li kaj mi tiele
Animon mian savis de perfido.
ORESTO.
Cxu pace li permesas forveturon?
IFIGENIO.
Min silentigas via nuda glavo.
ORESTO (enigante la glavon en la ingon).
Parolu! mi obeas viajn vortojn.
SCENO KVINA.
LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaux kun nudigitaj glavoj).
PILADO.
Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn
La niaj nun ko
|