nas mian sorton,
Ho, dioj! Se vi amas la justecon,
Kiel pri vi glorante oni diras,
Ho, tiam montru gxin per via helpo
Kaj nun per mi la veron vi honoru!
Jes, sciu, regxo, estas preparata
Sekreta trompo. Vane vi demandos
Pri la kaptitoj; ili estas for
Kaj jam atingas la amikojn, kiuj
Cxe l' bordo ilin kun la sxip' atendas.
La pli maljuna, kiun la malsano
Cxi tie kaptis kaj nun jam forlasis,--
Li estas--jes--Oresto, mia frato;
La dua estas lia konfidato,
Amiko lia de l' plej junaj jaroj,
Pilado. Ilin sendis Apolono
El Delfoj al cxi tiu nia bordo,
Kun la ordon' la bildon de Diano
Forrabi kaj venigi la fratinon
Al li, kaj rekompence por cxi tio
Al la persekutato de l' furioj,
Al la kulpulo pri patrina sango
La liberigxon li promesis doni.
Nin ambaux, kiuj tute solaj restas
El la Tantala domo, mi nun metis
En viajn manojn: pereigu nin,
Se via konscienco gxin permesas!
TOAS.
Vi pensas, ke la skito la barbara
Auxskultos tiun vocxon de la vero
Kaj de l' homeco, kiun ne auxskultis
La grek' Atreo?
IFIGENIO.
Gxin auxskultas cxiu,
Sub kiu ajn cxielo li naskigxis,
Se nur la fonto de la vivo pure
Tra lia brusto fluas.--Kion, regxo,
Vi nun por ni silente en la koro
Preparas? Se gxi estas pereigo,
Ho, tiam min mortigu la unuan!
Cxar nune, kiam plu nenia savo
Por ni jam restas, nun mi plene sentas
La tutan terurecon de l' dangxero,
En kiun mi per miaj propraj manoj
Nun jxetis miajn karajn. Ve, ho ve!
Mi vidos ilin antaux mi ligitajn!
Kun kia koro diros mi adiaux
Al mia frato, kiun mi mortigas?
Neniam en okulojn la amatajn
Mi povos plu rigardi!
TOAS.
Do tiele
Per arta elpensado la trompistoj
Elteksis reton cxirkaux via kapo
Al vi, la longatempe izolita!
El tio, kion via kor' deziris,
Facile ili faris por vi kredon!
IFIGENIO.
Ne, regxo, ne! Min trompi oni povus,
Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.
Se la esplor' alie al vi montros,
Vi tiam povas ilin pereigi,
Vi tiam min forpusxu kaj pro puno
Por mia malsagxeco min forpelu
Al la malgaja kaj senhoma bordo
De rifa kaj sovagxa insuleto!
Sed se montrigxos, ke la viro estas
La kara kaj amata mia frato,
Ho, tiam lasu nin libere iri,
Kaj kiel antaux nun por la fratino,
Vi nun por la gefratoj estu bona!
La patro mia mortis de l' edzino,
Kaj sxi de l' filo. Lasta la espero
De la Atrea gent' sur li tenigxas.
Permesu do, ke mi kun pura koro
Kaj pura mano iru al la hejmo,
Por tie nian domon senpekigi!
Plenumu vi
|