i kaj vi altrudus
Al li postulon, kiun vi ne devas:
Li ankaux havas glavon, havas brakon,
Por siajn rajtojn antaux vi defendi.
Sed mi nenion havas krom la vortoj,
Kaj nobla viro devas dece sxati
La vorton de virino.
TOAS.
Mi gxin sxatas
Pli, ol mi sxatus glavon de la frato.
IFIGENIO.
Sxangxigxas la sukces' en la batalo;
Ne taksu malamikon tro malforta.
Ecx malfortulon la natur' ne lasis
Sen helpo kontraux pugno de fortulo.
Gxi al li donis ruzon, artifikojn;
Li cedas, li prokrastas, cxirkauxiras.
Jes, la fortul' meritas la ruzajxojn.
TOAS.
Ruzajxon neniigas singardeco.
IFIGENIO.
Animo pura ruzon ne bezonas.
TOAS.
Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!
IFIGENIO.
Ho, se vi vidus, kiel la animo
En mi batalas forte, por rebati
Malbonan tenton tuj en la komenco!
Do sendefenda antaux vi mi staras?
La belan peton, tiun cxarman brancxon,
En mano de virino pli potencan
Ol glavo kaj ol lanco, vi forpusxas?
Per kio do mi povas min defendi?
Cxu mi miraklon petu de l' diino?
Cxu en mi mem jam forto ne ekzistas?
TOAS.
Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj
Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas
La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?
IFIGENIO.
La viroj--ili estas--mi supozas,
Ke ili estas grekoj.
TOAS.
Samlandanoj?
Kaj certe ja en vi ili revekis
La belan bildon de reveno hejmen?
IFIGENIO (post mallonga silento).
Cxu por kuragxa, ne auxdita faro
La rajton havas sole nur la viro?
Cxu neeblajxon sole li alpremas
Al sia forta kaj heroa brusto?
Sed kion oni nomas granda? Kio
Kun ekscitado levas la animon
De cxiam ripetanta rakontanto,
Se ne la faro, kiu preskaux tute
Sukceson ne promesas, kiun tamen
Kuragxa homo brave entreprenas?
Cxu tiu, kiu sola en la nokto
Penetras en tendaron malamikan
Kaj kiel flamo ne antauxvidita
Atakas furioze la dormantojn
Kaj vekigxantojn, fine, atakita
De l' levigxintoj, tamen forrapidas
Kun multo da akiro,--cxu li sola
Meritas gloron? Cxu nur tiu, kiu
La vojon sendangxeran malsxatante,
Kuragxe pasas montojn kaj arbarojn,
Por landon liberigi de rabistoj?
Por ni nenio restas? Cxu virino
Naturan sian rajton devas perdi?
Sovagxa esti kontraux sovagxuloj,
La rajton de la glav' de vi forrabi
Laux maniero de amazoninoj
Kaj la premadon vengxi nur per sango?
En mia brusto ondas malkviete
Kuragxa entrepreno: mi konscias,
Ke mi riprocxon grandan ne evitos,
Nek malfelicxon, se gxi ne sukcesos;
Sed mi al vi transdo
|