rastis; diru, kial?
IFIGENIO.
Al Arkas cxion klare mi rakontis.
TOAS.
De vi mi volus tion auxdi.
IFIGENIO.
Tempon
Al vi Diano donas, por pripensi.
TOAS.
Mi pensas, ke cxi tiu tempo estas
Tre tauxga por vi mem.
IFIGENIO.
Se via koro
En la decid' kruela rigidigxis,
Por kio do vi venis? Regxo, kiu
Postulas kruelajxon, povas trovi
Suficxe da servantoj, kiuj gxoje
Por rekompenco prenos sur sin mem
Duonon de l' malbeno, kaj la regxo
Almenaux sxajne restus senmakula.
En peza nubo faras Jupitero
Decidojn, kaj sendatoj liaj portas
Pereon al la kapoj malfelicxaj;
Sed li trankvile marsxas en la altoj,
Neatingebla dio en ventego.
TOAS.
La sankta lipo kantas nun sovagxe.
IFIGENIO.
Ne la pastrino nun al vi parolas,
Sed la filino de Agamemnono.
De nekonata virgulin' la vorto
Sanktecon por vi havis; nun subite
Al la princino volas vi ordoni?
Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj
Mi lernis obeadon, en komenco
Al la gepatroj, poste al diino,
Kaj plej libera mi min cxiam sentis
En obeado; tamen submetigxi
Al kruda vorto kaj ordon' kruela
De viro--tion mi neniam lernis.
TOAS.
Ne mi--malnova legx' al vi ordonas.
IFIGENIO.
Avide ni alligas nin al legxo,
Se la pasion nian gxi favoras.
Al mi alia, pli malnova legxo
Parolas kaj ordonas kontrauxstari:
La legxo, kiu diras, ke fremdulo
Por cxiu homo devas esti sankta.
TOAS.
Videble la kaptitoj por vi estas
Tre karaj; cxar de granda ekscitigxo
Vi la plej cxefan vorton de l' sagxeco
Forgesas, kiu diras: ne incitu
La potenculon!
IFIGENIO.
Sed cxu mi parolas,
Cxu mi silentas, vi ja scias, kio
En mia koro estas nun kaj cxiam.
Cxu rememoro pri egala sorto
Ne naskas la kompaton en la koro?
Kaj tiom pli en mia kor'! En ili
Min mem mi vidas. Antaux la altaro
Mi mem ja tremis, kaj la frua morto
Solene min cxirkauxis genuantan;
Jam la trancxil' ekbrilis, por trabori
La bruston, plenan de bolanta vivo,
Teruro trapenetris mian koron,
Mi fermis la okulojn, kaj--mirakle
Mi trovis savon. Se al ni la dioj
Favore sendis savon kontraux morto,
Cxu gxi ne estas nia sankta devo
Repagi tion al malfelicxuloj?
Vi tion scias, vi min konas, tamen
Vi volas nun perforte min devigi!
TOAS.
Obeu la oficon, ne la regxon!
IFIGENIO.
Ha, cxesu! ne beligu la perforton,
Gxojantan de virina malforteco!
Libera mi naskigxis, kiel viro.
Se nun la filo de Agamemnono
Trovigxus antaux v
|