j
Cxe tabloj el oro.
Aperas malpaco,
Kaj falas la gastoj
Kun hont' kaj ofendoj
En noktajn profundojn
Kaj tie ligitaj
Atendas nur vane
Justecon kaj jugxon.
Sed restas la mastroj
En festoj eternaj
Cxe l' tabloj el oro.
Kaj el la abismoj
La spir' de l' titanoj
Ofere falintaj
Per fumaj nubetoj
Al ili levigxas.
Kaj ili deturnas
Benantan okulon
De tuta la gento,
Kaj ecx en la nepo
La iam amitaj
La trajtoj de l' avo
Jam ilin incitas.
Tiel kantis la Parkoj;
Kaj la ekzilito
En noktaj kavernoj
Auxskultas la kanton
Kaj, pri la infanoj
Kaj nepoj pensante,
Balancas la kapon.
AKTO KVINA.
SCENO UNUA.
TOAS. ARKAS.
ARKAS.
Mi devas kun konfuz' al vi konfesi,
Ke mi ne scias, kien la suspekton
Mi devas nun direkti. Cxu gxi estas
Ruzajxo de l' kaptitoj, kiuj penas
Sekrete kuri for? Cxu la pastrino
Al ili donas helpon? Pli kaj pli
La famo kreskas, ke la sxipo, kiu
Al ni alportis ambaux la fremdulojn,
Ankoraux ie staras en la golfo;
Kaj tiu frenezeco de la viro,
Kaj tiu resanktigo, la preteksto
De la prokrasto, vekas cxiam pli
Suspekton kaj postulas singardecon.
TOAS.
Rapide al ni venu la pastrino!
Kaj poste iru, akre kaj rapide
Esploru, sercxu sur la tuta bordo,
De l' promontoro gxis la arbareto
De la diin'. Sed sanktan la profundon
Respektu; nur embuskon sagxe faru,
Ataku la fremdulojn kaj, trovinte,
Laux la kutimo via ilin kaptu.
SCENO DUA.
TOAS (sola).
Terure nun alternas la kolero
En mia kor': jen kontraux sxi, en kiu
Mi vidis tiel puran sanktulinon,
Jen kontraux mi, cxar per malsevereco
Kaj per boneco mi sxin mem edukis
Por la perfido. Homo tre facile
Alkutimigxas al la sklava stato
Kaj baldaux lernas plenan obeadon,
Se oni lian tutan liberecon
Forprenas. Jes, se en la krudan manon
De la prapatroj miaj sxi enfalus,
Sxi estus gxoja, se sxi mem savigxus,
Sxi danke alte sxatus sian sorton
Kaj antaux la altaro fremdan sangon
Volonte versxus, kaj la necesajxon
Sxi nomus sankta devo. Dume nun
En sxia brust' boneco mia naskas
Deziron arogantan. Vane mi
Esperis, ke mi sxin al mi alligos;
Sxi mem por si preparas sian sorton.
Per flatoj sxi akiris mian koron;
Se al la flatoj nun mi kontrauxstaros,
Sxi per ruzajxo kaj per trompo sercxos
Al si la vojon, kaj boneco mia
Al sxi aperas kiel posedajxo,
De longe jam al sxi apartenanta.
SCENO TRIA.
IFIGENIO. TOAS.
IFIGENIO.
Vi vokas! Kio vin al ni venigas?
TOAS.
Oferon vi prok
|