r bonfarojn.
PILADO.
Se ni pereos, tiam vin atendas
Riprocxo pli severa, kondukanta
Al malesper'. Vi certe ne kutimis
Suferi perdojn, se nun, por eviti
Grandegan malfelicxon, vi ne volas
Oferi ecx vorteton de malvero.
IFIGENIO.
Ho, se mi en mi portus viran koron,
Por kiu, se gxi ion jam decidis,
Aliaj cxiuj vocxoj restas mutaj!
PILADO.
Vi vane sxanceligxas. Nun ordonas
La fera mano de la neceseco,
Kaj gxia serioza signo estas
Plej alta legxo, kiun ecx la dioj
Obei devas. La nekonsilebla
Fratino de l' eterna sorto regas
Silente. Se sur vin gxi ion metis,
Vi tion portu! kaj se gxi ordonis,
Plenumu sendispute. La ceteran
Vi cxion scias. Baldaux mi revenos,
Por preni el la sankta via mano
De nia sav' la belan sigelilon.
SCENO KVINA.
IFIGENIO (sola).
Mi sekvu lin; cxar mi la miajn vidas
Urgxante en dangxero. Tamen ve!
La propra mia sorto min timigas.
Cxu mi ne savu la esperon, kiun
Mi en soleco tiel bele nutris?
Cxu la malbeno dauxru do eterne?
Cxu tiu gent' neniam sin relevu
Kun nova beno? Cxio ja forpasas!
Felicxo la plej bona kaj de l' vivo
Plej belaj fortoj fine malaperas!
Pro kio do malben' ne malaperus?
Cxu tie cxi kasxita, desxirita
De la kuranta sort' de mia domo,
Mi vane do esperis, ke mi iam
Per pura mano kaj per pura koro
La makulitan domon senpekigos?
Apenaux mia frat' en miaj brakoj
De sufereg' mirakle resanigxas,
Apenaux longe sopirita sxipo
Alproksimigxas, por min forkonduki
Al la haveno de la hejma lando,--
La surda neceseco sur min metas
Per fera mano jam duoblan krimon:
Forrabi sanktan, al mi konfiditan
Kaj adoratan bildon kaj samtempe
Fripone trompi viron, kiu zorgis
Pri mia vivo kaj pri mia sorto.
Ho, mi jam timas, ke en mia koro
Ekgxermi iam povas abomeno,
Ke la malam' profunda de l' titanoj
Rilate al la dioj de Olimpo
Jam ankaux mian delikatan bruston
Ekkaptus per ungegoj de vulturo!
Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu
En la animo mia vian bildon!
En la oreloj la malnova kanto,
Jam forgesita, nun al mi resonas,
La kanto, kiun kantis kun teruro
La Parkoj, kiam de la ora segxo
Tantalo falis. Ili mem suferis
Kun la amiko. En ilia brusto
Ventego bruis, kaj terura estis
Ilia kanto. En la infaneco
Mi auxdis gxin de mia vartistino;
Mi bone gxin memoras.
Ho, gento de homoj,
Vi timu la diojn,
Cxar ili regadon
Eterne posedas
Kaj povas gxin uzi
Laux sia bontrovo.
Plej timu la homo,
Se dioj lin levis!
Sur rifoj kaj nuboj
Jen staras la segxo
|