rnas sin felicxe
Al dolcxa la konsolo, kiel floro
Sin turnas al la suno. Kian gxojon
Alportas firmaj vortoj de amiko
Apudestanta! tiuj vortoj havas
Cxielan forton, dum solulo falas
Sub sxargx' de sia propra meditado!
Sxlositaj en la brusto, maturigxas
Nur malfacile kaj tre malrapide
La pensoj kaj decidoj, sed alesto
De kara homo ilin tre facile
Disvolvas.
PILADO.
Nun adiaux! Mi rapidos
Nun trankviligi la amikojn, kiuj
Atendas sopirante. Poste baldaux
Cxi tien mi revenos kaj, kasxita
En arbetajx' de roko, mi atendos
De vi signalon.--Tamen diru, kial
Vi nun meditas? Vian frunton kovris
Subite ia ombro de malgxojo.
IFIGENIO.
Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj
Antauxe de la suno, tiel flugas
Malgranda zorgo antaux mia koro.
PILADO.
Ne timu! Nur por trompi la dangxero
Sin ligis kun la timo. Ambaux estas
Kunuloj.
IFIGENIO.
Tamen ne malnobla estas
La zorgo, kiu penas min averti,
Ke mi ne trompu mian regxon, kiu
Por mi farigxis kvazaux dua patro.
PILADO.
La homon, kiu bucxas vian fraton!
IFIGENIO.
La homon, kiu faris al mi bonon.
PILADO.
Se la neces' ordonas, gxi ne estas
Maldanko.
IFIGENIO.
Tamen restas gxi maldanko;
Nur la neces' gxin senkulpigas.
PILADO.
Prava
Vi estas antaux dioj, antaux homoj.
IFIGENIO.
Sed mia propra koro ne silentas.
PILADO.
Tro-severeco estas fiereco.
IFIGENIO.
Mi tion ne esploras, mi nur sentas.
PILADO.
Kun gxusta sent' vi devas vin adori.
IFIGENIO.
Felicxa estas kor' nur tute pura.
PILADO.
Vi tia vin konservis en la templo;
La vivo nin instruas esti malpli
Severa kontraux ni kaj la aliaj;
Vi ankaux tion lernos. Tiel strange
La homa gento estas konstruita,
Tiele cxio estas reciproke
Interplektita kaj interligita,
Ke en si mem aux kun aliaj homoj
Neniu povas resti tute pura
Aux senkonfuza. Ni ne devas esti
Jugxantoj pri ni mem. La homo devas
Nur marsxi kaj observi sian vojon;
Cxar tre malofte homo gxuste taksas
Faritajn siajn farojn, sed li preskaux
Neniam scias taksi la faratajn.
IFIGENIO.
Vi preskaux min konvinkis.
PILADO.
Sed por kio
Konvinki, se elekto ne ekzistas?
Por savi fraton, vin kaj la amikon,
Nur unu voj' ekzistas; tial restas
Nur la demand', cxu ni la vojon iras?
IFIGENIO.
Ho, lasu min heziti! cxar vi mem
Ne farus kun anima trankvileco
Tielan maljustajxon kontraux homo,
De kiu vi ricevis nu
|