ntas!
Vi sxajnas konfuzita! Cxu aperis
Barante ia nova malfelicxo?
Ho, diru, cxu vi al la regx' raportis
La vortojn, kiujn ni interkonsentis?
IFIGENIO.
Jes, kara viro; sed vi min insultos.
Mi sentas jam silentan la riprocxon!
Sendito de la regxo al mi venis,
Kaj kion vi al mi instruis, tion
Mi al li diris. Sxajnas, ke li estis
Tre mirigita, kaj li tre insistis,
Ke pri l' malofta la ceremonio
Raporton oni faru al la regxo
Kaj auxdu lian volon; kaj mi nun
Atendas la revenon de l' sendito.
PILADO.
Ho, ve al ni! Renovigita flugas
Nun la dangxero cxirkaux niaj kapoj!
Nu, kial do vi vin ne kovris sagxe
Per rajtoj de pastrino?
IFIGENIO.
Mi neniam
Kovrilon faris el la pastra rajto.
PILADO.
Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,
Vi pereigos. Kial mi ne pensis
Pri gxi antauxe kaj vin ne instruis
Eviti ankaux tiun cxi postulon!
IFIGENIO.
Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,
Mi tion sentas; tamen mi ne povis
Rifuzi al la vir', kiu postulis
Prudente tion, kion mia koro
Ne povis ja ne trovi tute prava.
PILADO.
La stato nun farigxis pli dangxera;
Sed ankaux tiel ni ne devas perdi
Kuragxon, aux per agoj neprudentaj
Aux tro rapidaj mem nin elperfidi.
Trankvile nun atendu la revenon
De la sendito, kaj post liaj vortoj
Vi staru forte, kion ajn li diros!
Cxar la arangxo de sanktigaj faroj
Ja estas ne afero de la regxo,
Sed de l' pastrino. Kaj se li deziros
Ekvidi la fremdulon, kiun peze
Atakis konvulsioj de frenezo,
Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas
Nin ambaux nun kasxitaj en la templo.
Tiele vi al ni la eblon donos,
Ke, forportante sanktan la trezoron
For de l' popolo kruda kaj barbara,
Rapide ni forkuru kaj savigxu.
Plej bonajn signojn sendas Apolono,
Kaj antaux ol ni pie la kondicxon
Plenumis, li al ni jam aperigis
Favoron sian, kiun li promesis.
Oresto liberigxis kaj sanigxis!
Kun li, kun nia kara liberulo,
Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,
Al la insulo roka, kie logxas
La dio! Kaj tuj poste al Mikeno,
Ke gxi revivu, ke nun el la cindro
De gxiaj estingitaj fajrolokoj
La patraj dioj gxoje relevigxu
Kaj bela fajro lumu nun denove
Por ili. Via mano la unua
Por ili sxutos el la oraj vazoj
Incenson. Trans la sojlon vi enportos
Denove savon, gxojon, novan vivon,
Kaj la malbenon vi malaperigos,
Kaj vian familion vi ornamos
Per novaj, fresxaj floroj de la vivo.
IFIGENIO.
Ho, kiam mi vin auxdas, mia kara,
Tuj mia kor', trafita de l' radio
De viaj vortoj, tu
|