lo, tiel fluo
De gxojo mian koron tute kovris.
Mi en la brakoj tenis neeblajxon.
Nun al mi sxajnis, ke denove nubo
Kviete min cxirkauxas, de la tero
Min levas kaj min dolcxe endormigas,
Simile kiel tiam, kiam min
La brako de l' diin' savante kaptis.
La fraton mian kaptis mia koro
Per sia tuta forto; mi auxskultis
Nur la konsilon de l' amiko lia;
Nur ilin savi estis la enhavo
De miaj pensoj. Kiel la sxipano
Volonte sin deturnas de la rifoj
De negastama kaj dezerta lando,
Mi tiel de Tauxrido min deturnis.
Sed nun la vocxo de l' fidela viro
Min ree vekis, min rememorigis,
Ke ankaux cxi mi ja forlasas homojn.
Duoble abomena nun farigxas
Por mi la trompo. Ho, animo mia,
Retrankviligxu! Cxu vi nun komencas
Dubeme sxanceligxi? Ne! la teron
De la soleco devas vi forlasi!
Ensxipigitan kaptos vin la ondoj
Per sia balancado,--nun pro timo
Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.
SCENO KVARA.
IFIGENIO. PILADO.
PILADO.
Ha, kie estas sxi, ke mi rapidu
Al sxi alporti gxojan la sciigon
Pri nia savo!
IFIGENIO.
Vidu, jen mi estas,
De zorgoj premegata, mi atendas
Nun la konsolon, kiun vi promesas.
PILADO.
La frato resanigxis! La sxtonecan
Ekstersanktejan teron kaj la bordon
Atingis ni en gaja parolado.
Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis
La arbareton. Cxiam pli ravante
La bela flamo de junec' cxirkauxis
La buklan lian kapon. Hele brilis
Kuragxe kaj espere la okuloj,
Kaj lia kor' libere sin fordonis
Plenege al la gxojo kaj plezuro.
Ke vin kaj min li baldaux povos savi.
IFIGENIO.
Benata estu! De la lipo, kiu
Eldiris tiajn felicxigajn vortojn,
Neniam sonu tono de suferoj!
PILADO.
Auxskultu plu; felicxo kiel princo
Kun bela sekvantaro cxiam marsxas.
La kamaradojn ankaux ni retrovis;
En roka golf' la sxipon ili kasxis
Kaj sidis atendante kaj malgxoje.
Apenaux ekvidinte vian fraton,
Ekkriis ili gxoje, kaj insiste
La sxipanaro petis rapidigi
La forveturon. Cxiu man' sopiras
Remilon, kaj ecx vento, de ni cxiuj
Tuj rimarkita, cxarmajn la flugilojn
Etendis kaj ekblovis de la bordo.
Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku
Min al la templo, lasu min eniri
Kaj kapti respektege la objekton
De nia celo! Mi suficxos sola,
Por porti for sur miaj fortaj sxultroj
La bildon de l' diino; kiel forte
Mi sopiregas la celitan sxargxon!
(Cxe la lastaj vortoj li sin direktas al la
templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne
sekvas; sed baldaux li sin returnas.)
Vi staras sendecide! Vi sile
|