IFIGENIO.
Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.
ARKAS.
Mi post momento estos cxe la regxo
Kaj tuj returne kun la vortoj liaj.
Ho, se mi ankaux povus al li porti
Sciigon, kiu cxion klare solvus!
Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon
De fidelulo!
IFIGENIO.
Volonte ja mi faris, kion povis.
ARKAS.
Ankoraux nun vi povas cxion sxangxi.
IFIGENIO.
De mia volo tio ne dependas.
ARKAS.
Neplacxantajxon trovas vi ne ebla.
IFIGENIO.
Vi trovas ebla, kion vi deziras.
ARKAS.
Cxu cxion tiel pesas vi trankvile?
IFIGENIO.
Mi lasis la decidon al la dioj.
ARKAS.
Sed ili ja la homojn savas home.
IFIGENIO.
Mi faros cxion, kion ili diros.
ARKAS.
Ho, kredu, cxio nur de vi dependas.
Nur la kolera stato de la regxo
Al ambaux la fremduloj donas morton.
Jam de tre longe la militistaro
Dekutimigxis de l' oferoj sangaj.
Ecx multaj, kiujn malamika sorto
Al fremda bordo pelis, sentis mem
La tutan cxarmon, tutan la diecon,
Se la vaganton en la fremda lando
Renkontas bondezira kaj afabla
Vizagxo homa. Ho, ne tiru for
De ni la bonon, kiu por ni cxiuj
De vi dependas! Kion vi komencis,
Vi povas ja facile alfinigi;
Cxar la mildeco, kiu de l' cxielo
En homa formo venas sur la teron,
Nenie pli rapide al si regnon
Konstruas, ol en tiu loko, kie
Sovagxe kaj konfuze nova gento,
Plenega de kuragxo kaj de forto,
Gvidata per la propraj antauxsentoj,
La sxargxojn de la homa vivo portas.
IFIGENIO.
Ne skuu la animon mian, kiun
Laux via vol' direkti vi ne povas.
ARKAS.
Dum temp' ankoraux estas, oni sxparas
Nek penon, nek admonon ripetatan.
IFIGENIO.
Al vi klopodojn kaj al mi suferojn
Vi kauxzas, tamen ambaux estas vanaj.
ARKAS.
De la suferoj mi nun petas helpon,
Cxar plej amike ili ja konsilas.
IFIGENIO.
Kruele ili sxiras mian koron,
Sed la malvolon ili ne ekstermas.
ARKAS.
Cxu povas nobla kor' malvolon havi
Por bono, kiun nobla hom' proponas?
IFIGENIO.
Jes, se la nobla hom' anstataux danko
Min mem akiri malkonvene volas.
ARKAS.
Se iu ne deziras, tre facile
Li cxiam trovas vortojn de pravigxo.
Mi pri l' oferoj al la regx' raportos.
Ho, se vi en la kor' al vi ripetus,
Kiele noble li kun vi agadis
De via veno gxis la nuna tago!
SCENO TRIA.
IFIGENIO (sola).
De la parol' de tiu viro nun
En plej malgxusta tempo mia koro
Subite returnigxis. Mi ektimas!
Cxar kiel ondoj en potenca kresko
La rokojn superversxas, kiuj staras
Cxe l' bordo en la sab
|