e l' felicxo mia propra,
Mi lin el miaj brakoj ne ellasis,
Kaj mi ne sentis la dangxeron, kiu
Cxirkauxis nin kaj estis tre proksima.
Nun ili, por plenumi la intencon,
Jam iras al la mara bordo, kie,
Kasxite en la golf', ilia sxipo
Atendas nur la signon. Kaj al mi
Prudentajn vortojn ili en la busxon
Enmetis kaj instruis min, kiele
Mi al la regx' respondu, se li sendos
Insiste ekpostuli la oferon.
Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
Simile al infano; mi ne lernis
Inside aux per ruz' ion akiri.
Ho ve al mensogantoj! La mensogo
Neniam liberigas nian bruston
Simile al la vortoj de la vero;
Gxi ne konsolas nin, gxi nur turmentas
La homon, kiu gxin sekrete forgxas,
Kaj kiel sago, kiun en la flugo
Potenca dio kaptas kaj rebatas,
Gxi celon ne atingas, sed resaltas
Kaj trafas tiun, kiu gxin elpafis.
Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
Cxu eble sur la ter' nesanktigita
De l' bordo nun denove la furio
Atakis plej kruele mian fraton?
Cxu eble ili estas malkasxitaj?
Ha, sxajnas, ke armitoj proksimigxas!
Ha, jen! Jen kuriero de la regxo
Cxi tien venas per rapidaj pasxoj.
La koro en mi batas, la animo
Kovrigxas per nebulo, kiam mi
Nun devas ekrigardi la vizagxon
De l' vir', al kiu devas mi mensogi.
SCENO DUA.
IFIGENIO. ARKAS.
ARKAS.
Rapidu, ho pastrin', kun la ofero!
La regx' atendas, la popol' postulas.
IFIGENIO.
Mi volus tuj plenumi mian devon,
Sed ve, malhelpo neantauxvidita
Starigxis inter mi kaj la plenumo.
ARKAS.
Ha, kio baras regxan la ordonon?
IFIGENIO.
Okazo, kiu ne de ni dependas.
ARKAS.
Rakontu, ke mi tuj al li raportu,
Cxar li decidis jam, ke ambaux mortu.
IFIGENIO.
La dioj gxin ankoraux ne decidis.
El tiuj viroj la plej agxa portas
Sur si la kulpon de parencmortigo.
Lin la furioj vengxe persekutas,
Kaj ecx en la interno de la templo
Atakis lin malsano la kruela
Kaj malsanktigis la plej puran lokon.
Mi nun kun virgulinoj miaj iras,
Por per lavado en la pura maro
Laux la misteraj legxoj de la pastroj
La bildon de l' diino resanktigi.
Neniu nin malhelpu en la iro.
ARKAS.
Mi iros tuj raporti al la regxo
Pri la malhelpo; la ceremonion
Vi ne komencu, gxis li gxin permesos.
IFIGENIO.
Gxi estas nur afero de l' pastrino.
ARKAS.
La gravan fakton regxo devas scii.
IFIGENIO.
Sed lia vol' nenion povas sxangxi.
ARKAS.
Pro formo potenculon ni demandas.
IFIGENIO.
Ne trudu, kion devus mi rifuzi.
ARKAS.
Konsentu tion, kio estas bona.
|