a, furiozu
En la mallumo de la frenezeco!
Se via vol', pro kiu vi cxi tie
Min kasxis, nun jam estas plenumita,
Se min per li kaj lin per mi vi volas
Mirakle savi, tiam liberigu
Lin de l' katenoj de l' malbeno lia,
Ke la tre kara tempo de la savo
Por cxiam ne forflugu!
PILADO.
Cxu vi rekonas nin? Cxu vi rekonas
La sanktan arbareton kaj la lumon?
Gxi ja ne povus lumi por mortintoj!
Cxu sentas vi la brakojn de l' amiko
Kaj de l' fratino, kiuj vin ankoraux
En plena vivo tenas? Palpu forte!
Ne estas ni fantomoj. Konvinkigxu!
Rekonsciigxu! Cxiu minuteto
Nun estas kara; nia savo pendas
Nun sur faden' malforta, kiun sxpinas
Por ni, videble, ia bona Parko.
ORESTO (al Ifigenio).
Ho, lasu min je la unua fojo
En viaj brakoj gxui puran gxojon!
Vi, dioj, kiuj kun potenco flama
La sxargxon de l' nubegoj liberigas
Kaj la sopire petegitan pluvon
Kun bruo de ventego kaj de tondro
Sovagxtorente versxas sur la teron,
Sed baldaux la teruron de la homoj
Vi faras beno kaj la timon sxangxas
En gxojon kaj en lauxtan dankon, kiam
En gutoj de folioj fresxegitaj
La nova sun' miloble speguligxas
Kaj per afabla man' Iriso sxiras
La grizan kovron de la lastaj nuboj:
Ho, lasu ankaux min nun en la brakoj
De la fratino, cxe l' fidela brusto
De la amik' kun plena danko gxui
Kaj teni, kion vi al mi donacis!
Forfalas la malbeno, tion diras
Al mi la koro; jam la Euxmenidoj
Returne kuras nun al la Tartaro
Kaj tondre fermas feran la pordegon.
La ter' elspiras fresxon bonodoran
Kaj min invitas nove aspiradi
Al gxoj' de l' vivo kaj al grandaj faroj.
PILADO.
Rapidu, cxar la tempo baldaux pasos!
La vento, kiu blovos niajn velojn,
Nur gxi forportu nian plenan gxojon
Al la Olimpo. Nun ni devas nepre
Rapide konsiligxi kaj decidi.
AKTO KVARA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO (sola).
Se por mortemulo
La dioj destinas
Tre multajn konfuzojn
Kaj por li preparas
Skuantan transiron
De gxoj' al doloro,
De suferoj al gxojo:
Tiam apud la urbo
Aux sur bord' malproksima
Ili por li edukas
Amikon trankvilan,
Ke en hor' de mizero
Estu preta la helpo.
Ho, benu, dioj, benu vi Piladon
Kaj benu cxiun lian entreprenon!
Li estas forta brako en batalo,
Li estas luma sagxo en kunveno,
Cxar tre trankvilan havas li animon
Kaj al la suferantoj li alportas
Konsilon kaj en gxusta tempo helpon.
Min li forsxiris de la frato, kiun
Mi kun ador' senfine rigardadis,
Mi gxojis kaj mi gxuis, mi ne povis
Satigxi d
|