mia brust' forigu vian brakon!
Kaj se vi volas doni al junulo
Savantan amon kaj lin felicxigi,
Vin tiam turnu al amiko mia,
La viro pli valora. Jen li vagas
Sur la vojeto tie sur la roko;
Al li vi iru kaj al li vi donu
Konsilon bonan, sed min lasu for!
IFIGENIO.
Rekonsciigxu, frato, kaj rekonu
La trovitinon! La cxielan gxojon,
La puran, cxastan gxojon de fratino
Ne nomu senprudenta volupteco!
Ho, dioj, prenu la manian kovron
For de okulo lia la rigida,
Ke la momento de l' plej alta gxojo
Ne faru nin trioble malfelicxaj!
Jen antaux vi sxi staras, la fratino
De longe jam perdita. De l' altaro
Min la diino tiris for kaj savis
Cxi tien min en sian propran templon.
Kaj vi, kaptita kaj oferbucxota,
En la pastrino trovas la fratinon.
ORESTO.
Ho, malfelicxa! Nun la suno vidu
De nia dom' la lastan terurajxon!
Cxu ne trovigxas tie cxi Elektro?
Sxi ankaux nun kun ni pereu kune,
Por ne dauxrigi sian vivon sole
Por sorto kaj suferoj pli turmentaj!
Pastrin', al la altaro min konduku:
La fratmortigo estas tradicio
Hereda en malnova nia gento;
Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis
Min pereigi frauxle, sen infanoj.
Kaj vi de mi akceptu la konsilon,
Ne amu tro la sunon kaj la stelojn;
Ho, sekvu min en la malluman regnon!
Simile kiel drakoj sulfurmarcxaj
Sin en batal' englutas reciproke,
La furioza gento de Tantalo
Sin mem ekstermas; iru do kun mi
Malsupren seninfane kaj senkulpe!
Vi min rigardas kun kompato? Cxesu!
Sammaniere sercxis Klitemnestro
Resonon en la kor' de sia filo;
Sed lia brako trafis sxian bruston,
Kaj la patrino falis. Ho, aperu,
Spirito indignanta! Vi, furioj,
Alproksimigxu per fermita rondo,
Rigardu la al vi agrablan dramon,
La plej teruran, kiun vi preparis!
Ne vengxo aux malamo nun akrigas
Ponardon sian: la fratin' amanta
Nun estas devigata doni morton.
Ne ploru! Gxi ne estas via kulpo.
De mia infaneco mi nenion
Tiele amis, kiel vin mi povus
Nun ami, ho, fratino mia kara.
Jes, levu la ponardon, ne indulgu,
Dissxiru tiun bruston, donu vojon
Al la torentoj, kiuj en gxi bolas!
(Li falas svene.)
IFIGENIO.
Elporti sola tiom da felicxo
Kaj tiom da suferoj mi ne povas.
Pilado, kie estas vi, Pilado?
Alportu vian helpon, kara viro!
(Sxi foriras sercxante.)
SCENO DUA.
ORESTO (vekigxante el la sveno kaj levigxante).
Ankoraux unu! Donu do al mi
El Leta akvo lastan refresxigan
Kalikon! Baldaux el la brust' elnagxos
La lasta konvulsio de la vivo.
Tre baldaux la spiri
|