animo mia
La cindron blovas for kaj ne permesas,
Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis
De la terura brul' de nia domo,
En mia kor' kviete estingigxu.
Cxu tiu fajr', intence incitata,
Nutrata per sulfuro de l' infero
Eterne en animo mia brulos?
IFIGENIO.
Mi dolcxan odorajxon nun enportas
En tiun fajron. Pura spir' de amo
Per delikata blov' malvarmetigos
La ardon, kiu bakas vian bruston!
Oresto, mia kara! Cxu ne povas
Vi min kompreni? Cxu de l' akompano
De la teruraj diaj punantinoj
La sang' en viaj vejnoj elsekigxis?
Cxu el la kapo de Gorgon' penetris
Sxtoniga sorcxo cxiujn viajn membrojn?
Se elversxita sango de patrino
Per surda vocxo vokas al infero,--
Cxu pura bena vorto de fratino
Ne vokos dian helpon de Olimpo?
ORESTO.
Gxi vokas! Ha, cxu tiel vi deziras
Pereon mian? Cxu en vi sin kasxas
Diin' de vengxo? Kiu do vi estas,
Vi, kies vocxo kruelege turnas
La plej profundan mian internajxon?
IFIGENIO.
Eksentu do la vocxon de la koro:
Orest'! gxi estas mi, Ifigenio!
Mi vivas!
ORESTO.
Vi!
IFIGENIO.
Ho, frato!
ORESTO.
For! ho, for!
Ne tusxu miajn buklojn! Cxar, simile
Al la edzigxa vesto de Kreuzo,
Per nevenkebla fajro mi infektas.
Foriru! Kiel iam Herkuleso,
Mi devas preni morton izolite.
IFIGENIO.
Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus
Trankvilan unu vorton de vi auxdi!
Forigu mian dubon, ho, certigu,
Certigu al mi tute la felicxon,
Pri kiu tiel longe mi petegis.
Cxar rado de doloro kaj de gxojo
En mia kor' ruligxas. De l' fremdulo
Forpusxas min la timo; sed plej forte
Min la interno tiras al la frato.
ORESTO.
Cxu staras mi en templo de Lieo?
Cxu furioza pusxo de pasio
Atakis nun subite la pastrinon?
IFIGENIO.
Ho, auxdu min! Ho, vidu, kiel fine
Post longa, longa tempo mia koro
Nun malfermigxis por la granda gxojo,
Ke al la sola kaj al la plej kara
El cxio, kio en la tuta mondo
Por mi ankoraux restis, mi nun povas
La kapon kisi; ke per miaj brakoj,
Gxis nun nur al la vento etenditaj,
Mi fine vin nun povas cxirkauxpreni!
Ho, lasu! lasu! Cxar ecx de l' Parnaso
La fonto, kiu saltas en la valon,
Ne fluas tiel pure, tiel hele,
Kiel nun fluas senmezura gxojo
El mia koro, fluas kaj cxirkauxas
Min kiel granda ondoplena maro.
Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!
ORESTO.
Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas
Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu,
Dian' postulas servon la plej cxastan;
Sxi vengxas malsanktigon de la templo.
De
|