fine al mi venas,
Vi, Plenumigx', filino plej ravanta
De la plej granda patro! Ho, gigante
Nun antaux mi levigxas via bildo!
Per la rigardo mia mi apenaux
Atingas viajn manojn, kiuj plenaj
De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas
Trezorojn de Olimpo. Kiel oni
Ekkonas regxon laux la grandmezuro
De l' donoj--cxar la kvanto, kiun multaj
Jam nomus ricxo, al li devas sxajni
Malgranda--tiel oni vin, ho dioj,
Rekonas laux la donoj tre sxparataj,
Sed longe kaj sagxege preparataj.
Cxar nur vi solaj scias, kio estas
Por ni utila, nur vi solaj vidas
La vastan regnon de la estonteco,
Dum antaux ni la steloj kaj nebuloj
Cxiuvespere kovras la rigardon.
Trankvile vi auxskultas nian pregxon,
Petantan pri sensagxa rapideco,
Sed via man' neniam malmature
Desxiras la cxielajn orajn fruktojn;
Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas
Perforte tro frutempe: la acida
Mangxajx' al li alportas nur la morton.
Ne lasu, ke la longe atendita
Felicx', apenaux iam esperita,
Simile al la ombro de amiko
Nun preterpasu vane, restigante
Trioblan suferadon kaj doloron!
ORESTO (denove aliras al sxi).
Se vi pri vi kaj pri Pilado pregxas,
Ne citu mian nomon kun la viaj!
Ne savos vi krimulon, sed kun li
Dividos vi malbenon kaj mizeron.
IFIGENIO.
De via sort' dependas mia sorto.
ORESTO.
Neniel! Sola kaj sen akompano
Mi iru en la regnon de la morto.
Se ecx per via propra kovrotuko
Vi kovros la kulpulon, vi ne kasxos
Lin antaux la eterne-maldormantoj;
Alesto via, ho cxielulino,
Flankigos ilin, sed ne fortimigos.
La teron de la sankta arbareto
Ne rajtas ili tusxi arogante
Per la piedoj, sed de malproksime
De temp' al tempo auxdas mi ilian
Teruran ridon. Tiel blekas lupoj
Cxirkauxe de la arb', sur kiun savis
Sin vojagxanto. Ekster la arbaro
Ripozas ili, kvazaux siegxante;
Sed se mi nur forlasos la arbaron,
Tuj ili eklevigxos, balancante
Serpentajn siajn kapojn, aperigos
Cxirkauxe polvajn nubojn kaj pelados
Akiron sian pluen, sen ripozo.
IFIGENIO.
Cxu povas vi auxskulti bonan vorton?
ORESTO.
Gxin sxparu por amato de la dioj!
IFIGENIO.
Espero nova nun por vi eklumis.
ORESTO.
Tra fumo nur briletas antaux mi
La mortriver', vokante al infero.
IFIGENIO.
Cxu vi fratinon havas nur Elektron?
ORESTO.
Nur sxin mi konis; cxar la pli maljunan
Frutempe prenis for el la mizero
De nia domo sxia bona sorto,
En kiu ni nur terurajxon vidis.
Ho, ne demandu plu kaj ne aligu
Vin al la Erinioj. Kun kruela
Plezuro ili de l'
|