dom' jam furiozis ...
Kaj propra fil' mortigis Klitemnestron ...
IFIGENIO.
Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas
Felicxajn tagojn super puraj nuboj,
Cxu nur por tio dum tre multaj jaroj
Vi min de cxiuj homoj apartigis
Kaj tenis min en via proksimeco
Kaj sur min metis la oficon virgan
La sanktan fajron cxiam subtenadi
Kaj la animon mian vi, simile
Al flamo, cxiam direktadis supren,
Ke la terurojn de la domo mia
Eksentu mi nur iam pli malfrue,
Sed tiom pli profunde?--Ho, parolu
Al mi pri la junulo malfelicxa!
Parolu pri Oresto!
ORESTO.
Ho, se jam oni povus nun rakonti
Pri lia morto! Kvazaux fermentante,
Levigxis el la sang' de l' bucxitino
La ombro de l' patrino.
Al la filinoj de l' eterna nokto
Gxi krias: "tenu firme, ne forlasu
La mortiginton de l' patrino! Pelu
Kaj persekutu la krimulon! Pelu!
Al vi li apartenas!"--Ili auxdas,
Iliaj okulacxoj ekrigardas
Cxirkauxe kun la agla avideco.
Kaj ili ekmovigxas en la nigraj
Kavernoj, kaj el la anguloj venas
Senbrue tuj ilia sekvantaro,
La dubo kaj la pento. Antaux ili
Vapor' levigxas el la Ahxerono;
El gxiaj nebulringoj ekruligxas
Cxirkauxe de la kapo de l' kulpulo
Sencxesa freneziga meditado
Pri l' faritajxo. Tiam, rajtigitaj
Pereon porti, la inferulinoj
Elpasxas sur la belan dian teron,
De kiu ilin antaux longa tempo
Forpelis la malbeno de la dioj.
Pied' ilia pelas la kuranton,
Ripozon ili donas nur momente,
Por tuj ataki kun teruro nova.
IFIGENIO.
Ho malfelicxa, en la sama stato
Vi estas mem, kaj tial vi komprenas
Kiome li, malfelicxul', suferas!
ORESTO.
Kion vi diras? Kia sama stato?
IFIGENIO.
Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo;
Al mi jam tion diris via frato.
ORESTO.
Suficxe! La animo via granda
Per falsa vort' ne estu plu trompata!
Fremdulo por fremdulo povas teksi
Mensogon kaj ruzajxon, por faligi
Lin en la reton; inter ni ekzistu
Nur vero!
Mi estas mem Oresto! Kaj cxi tiu
Krimula kap' klinigxas al la tombo
Kaj sercxas morton. Kaj en cxia formo
Mi estas preta vole gxin akcepti!
Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi
Kaj al amiko mia malfelicxa
Deziras savon; sed al mi la savon
Mi ne deziras. Se mi ne eraras,
Cxi tie vi nur kontrauxvole restas;
Eltrovu do rimedon, por forkuri,
Sed min cxi tie lasu. Mia korpo
Malsupren falu de la alta roko,
Gxis maro fluu mia sang', portante
Malbenon al la bordo de l' barbaroj!
Vi iru, en la hejma greka lando
Komencu novan, pli felicxan vivon!
(Li foriras.)
IFIGENIO.
Tiele do vi
|