belajn al mi pruntu
Kaj metu ilin kiel mian dankon
Al Jupitero antaux lian tronon!
Cxar mi nur estas muta kaj malricxa.
ORESTO.
Se vin kun tiu regxa domo ligas
Intima ia ligo aux rilatoj,
Kiel kredigas via bela gxojo,
Ho, tiam tenu forte vian koron!
Cxar tre dolora estas por gxojanto
Refalo tro subita en malgxojon.
Vi scias, mi gxin vidas, nur la morton
De l' regx' Agamemnono.
IFIGENIO.
Kaj cxu tio
Ne estas por mi scio tro suficxa?
ORESTO.
Vi scias nur duonon de l' mizero.
IFIGENIO.
Kaj kio plu? Orest', Elektro vivas?
ORESTO.
Pri Klitemnestro vi nenion timas?
IFIGENIO.
Sxin ja nek timo, nek espero savos.
ORESTO.
Sxi el la lando de l' esper' foriris.
IFIGENIO.
Cxu do pentante sxi sin mem mortigis?
ORESTO.
Ne! sed la propra sango sxin mortigis.
IFIGENIO.
Parolu klare, ke mi plu ne sercxu!
La necerteco per flugil' malluma
Milfoje batas cxirkaux mia kapo.
ORESTO.
La dioj do destinas, ke mi estu
La sciiganto de la faro, kiun
Mi tiel volus kasxi por eterne
En la sensona regno de la nokto!
Al tio kontraux mia propra volo
Min nun devigas via cxarma busxo;
Gxi tamen havas rajton, por postuli
Doloron ankaux; bone, gxi ricevos.
En tiu tag', kiam la patro falis,
Elektro save kasxis sian fraton;
Strofio, la bofrato de la patro,
Volonte lin akceptis kaj edukis
Lin kune kun la propra sia filo,
Pilado, kiu sin tre baldaux ligis
Kun la veninto per plej bela ligo
De la plej forta kora amikeco.
Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte
En ili kreskis la deziro vengxi
La morton de la regxo. Kaj sekrete,
En vestoj de fremduloj, ili venis
Mikenon, kvazaux por alporti tien
Sciigon pri la morto de Oresto
Kaj ankaux lian cindron. Ilin bone
Akceptis la regxino, ili venis
Internen de la domo. Al Elektro
Orest' sin rekonigas; sxi reblovas
En li la fajron de l' vengxemo, kiu
En la alesto sankta de l' patrino
Jam preskaux estingigxis. En silento
Sxi lin kondukas al la loko, kie
La patro falis, kie tre malforta
Malnova postesigno de la sango,
Jam preskaux tute plu ne rimarkebla,
La plankon, multefoje jam lavitan,
Ankoraux kolorigis. Tiam sxi
Per sia fajra lango nun priskribis
Cxiun detalon de la krima faro
Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon,
La fierecon de la perfiduloj
Kaj la dangxerojn, kiuj la gefratojn
Ankoraux nun minacas de la flanko
De la patrin' duonpatrinigxinta.
Kaj tie al Oresto sxi altrudis
Malnovan la ponardon, kiu tiom
En la Tantala
|