lasta vivekbrilo
De malfacila malsanul', prezentas
Nur antauxsignon de la morto. Tamen
Gxis nun ankoraux mi ne povas diri
Kaj diri al mi mem mi ne kuragxas,
Ke vi pereis! Kiel do mi povus
Per krima man' dedicxi vin al morto?
Kaj tamen tiel longe, dum mi restas
Pastrino de Dian', neniu havas
La rajton iel tusxi vian kapon.
Sed se mi ne plenumos mian devon
Laux la postulo de l' kolera regxo,
Li tiam inter miaj helpantinoj
Alian virgulinon pastrinigos,
Kaj tiam krom deziro plej varmega
Mi jam nenion povos al vi doni.
Ho, kara samlandan'! ecx simpla sklavo,
Sur kiun lumis nia hejma suno,
En fremda land' tre kara al ni estas:
Kun kia do senlima gxoj' kaj beno
Mi devas vin akcepti, kiuj dolcxe
Al mi alportis bildon de herooj,
De mi en infaneco adorataj,
Kaj kiuj mian plej internan koron
Konsolis per espero la plej bela.
ORESTO.
Cxu vian nomon kaj devenon vian
Vi kasxas kun intenco? aux cxu eble
Mi povas scii, kiu disimile
Nun staras antaux mi?
IFIGENIO.
Vi min ekkonos.
Sed nun rakontu, kion via frato
Al mi gxis nun sciigis nur duone,--
La pluan sorton de l' personoj, kiuj,
De Trojo reveninte, sur la sojlo
De sia propra dom' neatenditan
Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna
Alvenis sur cxi tiun fremdan bordon,
Sed mi ankoraux bone rememoras
La grandan timon kaj la grandan miron,
Kun kiu mi rigardis siatempe
Tiujn heroojn. Ili elveturis,
Kaj tiam sxajnis, kvazaux la Olimpo
Subite malfermigxis kaj la bildojn
De l' glora kaj mirinda mond' antikva
Malsupren sendis por la pereigo
De Iliono. Sed la plej majesta
El cxiuj estis regx' Agamemnono!
Ho diru, cxu li efektive falis
Per la perfido de edzino sia
Kaj de Egisto?
ORESTO.
Jes, vi diris veron!
IFIGENIO.
Ho, ve al vi, Mikeno malfelicxa!
Tiele semis nepoj de Tantalo
Per plena man' malbenon post malbeno!
Simile al kreskajxo senvalora,
Miloblan semon cxirkaux si jxetante,
Por nepoj kaj pranepoj ili kreis
Parencajn mortigantojn por eterna
Sovagxa reciproka vengxemeco!
Malkovru cxion, kion en la vortoj
De via frat' por mi ankoraux kovris
La ombro de l' teruro. Diru, kiel
La lasta filo de la granda gento,
La cxarma knabo, certe destinita
Por iam fari vengxon por la patro,--
Kiele li, Oresto, trovis savon
En tiu sanga tago? Cxu li ankaux
Pereis en la reto? Cxu li vivas?
Cxu li savigxis? Cxu Elektro vivas?
ORESTO.
Jes, ambaux vivas.
IFIGENIO.
Ho vi, ora suno,
Radiojn la plej
|