Jes, mi lin revidos!
Ho, mia kor', esperu, mia koro!
PILADO.
Felicxaj tamen estas tiuj miloj,
Kiuj la morton trovis en batalo!
Cxar por la revenintoj dia mano
Preparis ne triumfon, sed teruron
Kaj tre malgxojan finon. Cxu la vocxo
De l' homoj ne atingas vin? Cxar kien
Gxi nur atingi povas, gxi disportas
La famon pri l' farigxoj plej teruraj.
Cxu la mizero do, kiu plenigas
Per gxemoj ne cxesantaj la palacon
Mikenan, al vi estas nekonata?
Kun helpo de Egisto tre perfide
Mortigis Klitemnestro sian edzon
Tuj en la tago, kiam li revenis!...
Ha, vi adoras tiun regxan domon!
Mi vidas, via brusto vane penas
Impreson la teruran en si kasxi.
Cxu estas vi filino de amiko?
Cxu vi naskigxis en najbara urbo?
Ne kasxu, ne koleru, ke l' unua
Teruron tiun mi al vi raportas.
IFIGENIO.
Ho diru, ho rakontu la detalojn
De la terura faro!
PILADO.
En la tago
De la reveno, kiam, sin baninte,
La regxo volis preni sian veston
Konfide el la manoj de l' edzino,
La krimulino tiam sur lin jxetis
Teksajxon faldoricxan kaj implikan;
Kaj dum li vane penis el la reto
Sin liberigi, perfidul' Egisto
Mortigis lin, kaj tiu granda princo
Kovrita iris al la malvivuloj.
IFIGENIO.
Kaj kian pagon la kunul' ricevis?
PILADO.
Kun regno liton, kion li jam havis.
IFIGENIO.
Volupto do sxin pelis al la krimo?
PILADO.
Kaj forta sento de malnova vengxo.
IFIGENIO.
Per kio do la regxo sxin ofendis?
PILADO.
Per peza faro, kiu sxin pravigus,
Se nur mortigo estus pravigebla.
Li al Auxlido logis sxin, kaj kiam
Diino per kontrauxblovantaj ventoj
Malhelpis forveturon de la grekoj,
Li tiam senkompate sian propran
Filinon la plej agxan alkondukis
Al la altaro de Dian', kaj sxin
Pro bon' de l' grekoj oni tiam bucxis.
Kaj tio en la koron de l' patrino
Enpremis tiel forte la malamon,
Ke sxi facile cedis al Egisto
Kaj sian edzon jxetis en pereon.
IFIGENIO (sin kovrante).
Suficxe! Nun vi baldaux min revidos.
PILADO (sola).
La sort' de l' regxa domo sxin videble
Profunde tusxas. Kiu ajn sxi estas,
Sxi tute certe mem la regxon konis.
Felicxe do por ni, el alta domo
Cxi tien oni vendis sxin. Ho koro,
Ne batu tiel forte! Al la stelo,
De la espero, kiu ekbriletis,
Ni remu do kuragxe kaj prudente!
AKTO TRIA.
SCENO UNUA.
IFIGENIO. ORESTO.
IFIGENIO.
Malfelicxulo, mi vin sencxenigas,
Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela.
La liberec', donata de la templo,
Simile al la
|