nton,
Per kiu el la vundoj de l' patrino
Konstante sur min sxprucas la malbeno!
PILADO.
Atendu pli trankvile! La malbonon
Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas
Sur vin de la furioj la oficon.
Min lasu primediti, vi silentu!
Nur poste, bezonante por la ago
La fortojn kunigitajn, mi vin vokos,
Kaj kun kuragx' prudenta tiam ambaux
Alpasxos ni al la efektivigo.
ORESTO.
Parolo de Uliso.
PILADO.
Vi ne moku!
Jes, cxiu devas mem al si elekti
Heroon imitotan, se li volas
Atingi la Olimpon. Mi konfesas,
Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento
Makulas viron, kiu sin dedicxis
Al plenumado de kuragxaj faroj.
ORESTO.
Mi sxatas nur kuragxon rektaniman.
PILADO.
Ne petis tial mi de vi konsilon.
Jam unu pasxon faris mi. Jam multe
Da scioj mi ellogis de l' gardistoj.
Mi scias jam, ke fremda, disimila
Virin' katenas tiun sangan legxon;
Nur puran koron, pregxon, odorfumon
Al dioj sxi oferas. Sxian koron
Tre multe oni lauxdas; oni pensas,
Ke sxi devenas de amazoninoj,
Ke sxi forkuris, por ke sxi per tio
Evitu ian grandan malfelicxon.
ORESTO.
Videble nun potenco sxia luma
La forton perdis pro la proksimeco
De la krimulo, kiun la malbeno
Cxirkauxas, kiel vasta nigra nokto.
La pia sangavido liberigas
De la katenoj la antikvan moron,
Por nin nun pereigi. La sovagxa
Spirito de la regxo nin mortigos;
Se li koleras, tiam nin virino
Ne povas savi.
PILADO.
Bone al ni estas,
Ke de virin' dependas nia sorto!
Cxar viro, ecx plej bona, kutimigas
Spiriton sian al la krueleco,
Kaj fine li ecx legxon al si faras
El tio, kion mem li abomenas,
Kaj la kutimo faras lin malmola
Kaj ecx nerekonebla. Sed virino
Obstine cxiam sekvas sian senton,
Kaj en la bono kaj en la malbono
Sxi estas pli fidebla ... Ts! sxi venas!
Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj
Eldiri niajn nomojn aux konfidi
Al sxi tro nesingarde nian sorton.
Foriru! Antaux ol sxi ekdeziros
Kun vi paroli, mi kun vi parolos.
SCENO DUA.
IFIGENIO. PILADO.
IFIGENIO.
Fremdulo, diru, kiu kaj el kie
Vi estas. Mi vin trovas pli simila
Al greko, ol al skito.
(Sxi deprenas liajn cxenojn.)
Tre dangxera
La libereco estas, kiun mi
Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj
Deturnu tion, kio vin minacas!
PILADO.
Ho, dolcxa vocxo! Agrablega sono
De l' hejma lingvo en la fremda lando!
La bluajn montojn de l' haven' patruja
Mi, la kaptito, vidas nun denove
Kun gxojo antaux la okuloj miaj.
Ho j
|