FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
ux krono Tre alte sur la pintoj de la montoj. Mi ne tre sxatas tiujn, kiuj celas Nur gloron inter la popol' akiri; Sed vi, junulo, vi la diojn danku, Ke ili tiel frue tiel multe Per vi jam faris. ORESTO. Se al iu homo La dioj donis la gxojigan sorton Forigi malfelicxon de la siaj, Grandigi sian regnon, fortikigi La limojn, aux malnovajn malamikojn Faligi aux forpeli,--tiam li La diojn danku, cxar al li la dioj Plej grandan gxojon en la vivo donis; Sed min la dioj faris ja bucxisto, Devigis min mortigi mian propran Patrinon, kiun tamen mi adoris; Kaj vengxe por la ago malhonora Min abomene ili ruinigis. La domon de Tantalo ili jugxas, Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas Ricevi morton pian aux honoran. PILADO. Neniam pro la krimoj de la patroj La dioj faras vengxon sur la filo; Cxu bona, cxu malbona--cxiu mem Por sia far' ricevas rekompencon. Nur beno heredigxas, ne malbeno. ORESTO. Ne beno ja kondukis nin cxi tien. PILADO. Sed la decido de la altaj dioj. ORESTO. Ilia do decido nin mortigas. PILADO. Plenumu la ordonon kaj atendu! Se la fratinon vi al Apolono Alportos kaj se ambaux kune logxos En Delfoj, sub konstanta adorado De nobla gento, tiam por cxi tio La alta paro certe vin favoros Kaj savos vin de la inferulinoj. Jam en cxi tiu sankta arbareto Ja ne kuragxas ili ekaperi. ORESTO. Almenaux morton havos mi trankvilan. PILADO. Sed mi alie pensas. Mi kunligis La pasintajxon kun la estontajxo Kaj ne mallerte solvis la misteron. Tre povas esti, ke jam antaux longe La dioj pri la granda far' decidis. Diano certe volas forsavigxi De la sovagxa bordo de l' barbaroj Kaj de iliaj sangaj homoferoj; Ni estas elektitaj, por plenumi La belan faron, kaj jam nun mirinde Ni estas devigitaj tion fari. ORESTO. Vi lerte interplektas la decidojn De l' dioj kun la propraj viaj voloj. PILADO. Nu, kion do valoras homa sagxo, Se gxi ne penas lerte trapenetri La volon de la dioj? Pezan sxargxon Surmetas dioj sur la noblan homon, Se li tro multe pekis, kaj por li Destinas ili taskon, kiu sxajnas Al simplaj homoj tute ne solvebla. Sed la heroo venkas, kaj pentfare Li faras tiajn servojn, ke la mondo Estonte lin adoras. ORESTO. Se la sorto Al mi destinis vivi kaj agadi, Ho, tiam iu dio liberigu La frunton mian de l' kapturno, kiu Sur glita, patrinsange makulita Vojeto min al la mortintoj tiras; Kompate li sekigu tiun fo
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

ORESTO

 
PILADO
 

morton

 

decido

 

arbareto

 

barbaroj

 
kuragxas
 

homoferoj

 

sangaj

 
plenumi

sankta

 
devigitaj
 

mirinde

 

ekaperi

 
elektitaj
 
forsavigxi
 
estontajxo
 

granda

 

decidis

 
antaux

solvis

 

misteron

 

pasintajxon

 

mallerte

 

sovagxa

 

trankvilan

 

kunligis

 
pensas
 

Almenaux

 

adoras


destinis
 
Estonte
 
pentfare
 

servojn

 

liberigu

 
mortintoj
 
Kompate
 

sekigu

 

Vojeto

 

makulita


kapturno

 
frunton
 

patrinsange

 

venkas

 

valoras

 

trapenetri

 

decidojn

 
interplektas
 

propraj

 
sxajnas