Nu, tiuj, kiuj vin
Konservis, ili zorgis ja pri mi;
Cxar kio mi sen vi farigxus, tion
Mi ecx prezenti ja al mi ne povas,
Cxar de la temp' de mia infaneco
Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas
Kaj volas vivi.
ORESTO.
Ne rememorigu
Al mi la belajn tagojn, kiam dolcxe
En via dom' mi trovis rifugxejon
Kaj via nobla patro tiel ame
Pri la duonmortinta floro zorgis,
Kaj vi, sencxese gaja, cxiutage
Saltadis cxirkaux mi kun nova vivo,
Simile al la hela papilio
Cxirkauxe de mallumkolora floro,
Kaj la gajecon vian enversxadis
En mian koron, kaj mi ecx forgesis
Mizeron mian, kaj en viglaj revoj
Junecon mian mi kun vi pasigis.
PILADO.
Vin ekaminte, mi komencis vivi.
ORESTO.
Ne vivi, sed suferi vi komencis.
Jes, tio estas la esenc' terura
De mia sorto, ke kvazaux pestulo
Doloron mi kaj morton en mi portas;
Ke se mi nur ektusxas ian lokon.
Ecx la plej sanan, baldaux cxirkaux mi
Sur la vizagxoj ecx la plej florantaj
Aperas trajtoj de rampanta morto.
PILADO.
Mi certe la unua devus morti,
Se via spir' en si venenon portus.
Kaj tamen diru mem, cxu mi ne estas
Ankoraux plena de kuragx' kaj gxojo?
Kaj amo kaj kuragxo nin kondukas
Al grandaj faroj.
ORESTO.
Grandaj faroj? Jes,
Ni ilin iam vidis antaux ni!
En tiu tempo, kiam ni, cxasante,
Kuradis tra la valoj kaj la montoj,
Kaj similante per la brust' kaj pugno
La grandan nian gentopatron, ni
Esperis, ke ni tiel persekutos
Kun glav' kaj bastonego ian monstron
Aux bandon da rabistoj; kiam ni
Vespere sidis cxe la granda maro,
Nin apogante unu al alia,
Kaj antaux ni la ondoj dolcxe ludis
Kaj vasta staris antaux ni la mondo:
Ho, tiam certe ofte ni kaptadis
La glavon, kaj estontaj faroj svarmis
Cxirkauxe, kiel steloj en la nokto.
PILADO.
Sen lim' estas la faro, kiun volus
Plenumi la animo. Cxiun agon
Ni volus fari tuj tiele grande
Laux la amplekso, kiun gxi atingas,
Se multajn jarojn, tra generacioj
Kaj landoj, gxin la busxo de l' poetoj
Pligrandigante rulas. Bele sonas
La agoj de l' prapatroj, kiam ilin,
En la vespera ombro ripozante,
Junulo sorbas kun la ton' de harpo;
Sed kiel niaj faroj, tiel ankaux
Iliaj ne prezentis perfektajxon.
Ni pelas ion, kio antaux ni
Rapide kuras, kaj ni ne atentas
La vojon, kiun iras niaj pasxoj.
La pasxojn de l' prapatroj kaj la signojn
De la surtera viv' ilia preskaux
Ni ne rimarkas, cxiam ni nur celas
Ilian ombron, kiu disimile
Tre malproksime sidas kvaza
|