rei devas kiel oferbesto:
Gxi plenumigxu! Estas ja pli bone
Cxi tie morti antaux la altaro,
Ol en angulo malbenita, kie
Mortigus nin parenco-insidanto.
Ho, lasu min almenaux nun ripozi,
Vi, subteruloj, tiel avidantaj
La sangon, kiu cxiun mian pasxon
Gutante signas! Lasu min ripozi,
Jam baldaux mi malsupren al vi venos.
Nek min, nek vin la lum' de l' tago vidu,
Kaj la tapisxo verda de la tero
Ne estu plu svarmejo por fantomoj.
Mi venos al vi tien sub la teron,
Kaj tie en senviva surda nokto
Egala sorto cxiujn unuigos.
Nur vin, Pilad', senkulpa kamarado
De mia nigra sorto kaj malbeno,
Ho, kiel malvolonte mi kunprenas
En la funebran landon antauxtempe!
Nur via vivo, via morto kauxzas
Al mi ankoraux timon aux esperon.
PILADO.
Ne iras mi ankoraux kiel vi
Pasive en la regnon de la ombroj.
Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj
Konduki sxajnas al la nigra nokto,
Mi penas nin trasxovi al la vivo.
Pri morto mi ne pensas; mi meditas
Cxu eble iel helpos nin la dioj
Rimedon ian trovi por forkuro.
La morto--cxu vi timas aux ne timas--
Ja venos mem. Ecx kiam la pastrino
Jam levos sian manon, por detrancxi
Al ni oferdedicxe niajn buklojn,
Ecx tiam via savo kaj la mia
Ne cxesos esti mia sola penso.
Forjxetu la malgxojon, cxar per dubo
Akcelas ni dangxeron. Apolono
Al ni promesis, ke en la sanktejo
De la fratin' atendas nin konsolo
Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj
Neniam estas vortoj de la dioj,
Kiel tre ofte pensas la prematoj.
ORESTO.
Al la malgxoj' de l' vivo la patrino
En infanec' min jam alkutimigis,
Kaj mi tiele kreskis, viva bildo
De mia patro, kaj la senparola
Rigardo mia cxiam estis akra
Riprocx' por sxi kaj sxia adultulo.
Tre ofte, kiam la fratin' Elektro
En la profunda parto de la cxambro
Silente sidis antaux la kameno,
Mi min al sxia brusto time premis
Kaj per okuloj grandaj kaj malgxojaj
Rigardis sxin, plorantan dolorege!
Kaj tiam sxi pri nia granda patro
Parolis multe. Kiel mi deziris
Lin tiam vidi, esti apud li!
Jen mi deziris flugi for al Trojo,
Jen mi deziris, ke al mi li venu ...
La tago venis ...
PILADO.
Nu, pri tiu horo
Babilu inferuloj en la nokto!
Nin rememoro pri pli bela tempo
Fortigu fresxe per heroaj faroj!
La dioj ja bezonas bonajn homojn
Por siaj planoj sur cxi tiu tero;
Sendube vin ankoraux task' atendas;
Vin ili ja ne sendis kun la patro
Cxe lia ir' malvola al la Orko.
ORESTO.
Ho, se mi lian baskon tiam kaptus
Kaj sekvus lin!
PILADO.
|