ro vidis
Jen amon do filino, jen la senton
De silentanta cxarma fiancxino,--
Nur vi per sorcxa ligo min katenis,
Ke mi forgesis tute mian devon.
Vi mian cerbon kvazaux endormigis,
Kaj mi ne auxdis pli la murmuradon
De la popol'. Nun cxiuj lauxte krias,
Ke la frutempa mort' de mia filo
Pro mia kulpo venis. Mi ne volas
Nun plu pro vi reteni la amason,
Kriantan lauxte pri la oferdonoj.
IFIGENIO.
Pro mi neniam tion mi deziris.
La diojn ne komprenas, kiu pensas,
Ke ili amas sangon; li enmetas
En ilin sian propan kruelecon.
Cxu min ne savis la diino mem?
Sxi mian servon volis, ne la morton.
TOAS.
Ne decas por facilmovebla sagxo
Laux nia propra vol' komentarii
La sanktan tradicion. Vi plenumu
La devon vian, mi plenumos mian.
Du fremdaj viroj, kiujn jxus ni trovis
Kasxitajn en surbordaj la kavernoj
Kaj kiuj ne alportas al ni bonon,
En miaj manoj estas nun. En ili
Diino via havu nun denove
La longe jam mankantajn oferdonojn!
Mi ilin sendos; vi la servon konas.
SCENO KVARA.
IFIGENIO (sola).
Vi havas nubojn, ho savantino,
Por kovri senkulpajn persekutatojn
Kaj per la vento ilin forporti
De la fera kruela fatalo,
Trans la maron, trans multajn landojn
Ilin forporti, kien vi volas.
Vi estas sagxa, la estontajxon
Kaj la pasintajxon vi konas precize;
Via rigardo gardas la viajn,
Kiel via lumo, la vivo de l' noktoj,
Gardas kaj regas tutan la teron.
Miajn manojn detenu de sango!
Benon kaj pacon neniam gxi donas;
Kaj la fantomo de mortigito
En horoj malgxojaj de la mortiginto
Lin atakas kaj lin turmentas.
Cxar la senmortuloj amas la homojn,
La bonajn gentojn kaj generaciojn,
Kaj ili volonte longigas la vivon
De mortemulo, kaj ili volonte
Al li ebligas gxui kelktempe
Kune kun ili la gxojan vidon
De propra ilia eterna cxielo.
AKTO DUA.
SCENO UNUA.
ORESTO. PILADO.
ORESTO.
Ni iras nun la vojon de la morto:
Animo mia grade trankviligxas.
Mi Apolonon petis, li forigu
De mia flanko la teruran bandon
De l' vengxfantomoj, kaj en liaj vortoj
Misteraj tiam sentis mi promeson,
Ke trovos mi la helpon kaj la savon
En la sanktejo de fratino lia,
La regantino de la Tauxridanoj.
Gxi plenumigxas: tuta la mizero
Finigxos nun kun mia vivo kune!
Al mi, al kiu dia mano premas
La koron kaj surdigas la spiriton,
Ja estas tiel gxoje kaj facile
Adiaux diri al la lum' de l' suno!
Kaj se ne devas nepoj de Atreo
Kun kron' de venko fali en batalo,
Se mi, simile al prapatroj miaj,
Pe
|