koron mian mi al vi malkovris.
Kaj cxu vi mem ne sentas, kiel min
La sopirado devas forte tiri
Al mia patro, al patrino mia,
Al la gefratoj, por ke en la domo,
En kiu la malgxojo tiel ofte
Ankoraux murmuretas mian nomon,
Eksonu unu fojon gxoja krio
Pri mi kiel pri novenaskitino
Kaj floroj gaje kronu la kolonojn?
Ho, se vi tien sxipe min resendus,
Vi al ni cxiuj donus novan vivon.
TOAS.
Nu, do reiru! Faru, kion diktas
Al vi la koro, ne obeu vocxon
De la prudento kaj konsilo! Estu
Virino tute, donu vin libere
Al la instinkto, kiu vin senbride
Sovagxe pelas tien cxi kaj tien!
Se en la brusto de virin' ekflamas
Deziro, tiam ecx ligil' plej sankta
Sxin ne detenas de l' trompanto, kiu
Ellogas sxin el la fidelaj brakoj
De l' patro aux de la sindona edzo;
Sed se ne brulas flam' en sxia brusto,
Ho, tiam vane kontraux sxi laboras
La ora lango de la admonado.
IFIGENIO.
Memoru, regxo, vian noblan vorton!
Cxu tiel vi repagas por konfido?
Vi sxajnis pretigita cxion auxdi.
TOAS.
Mi por surpriz' ne estis pretigita;
Sed ankaux tion devis mi atendi:
Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas.
IFIGENIO.
Ho, ne insultu, regxo, nian sekson!
La bataliloj de virin' ne estas
Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj
Ne estas ili certe. Kredu, regxo,
Ke mi komprenas la felicxon vian
Pli bone ol vi mem. Cxar vi ne konas
Vin mem nek min, vi tial opinias,
Ke ligo pli proksima al ni donus
Felicxon. Tute plena de kuragxo
Kaj de plej bona volo, vi postulas,
Ke mi nun cedu; tamen plej sincere
La diojn dankas mi, ke ili donis
Al mi la forton, por kontrauxbatali
La ligon, kiun ili ne aprobas.
TOAS.
Ne dioj, sed nur via kor' parolas.
IFIGENIO.
Per nia kor' parolas al ni ili.
TOAS.
Kaj mi ne havas rajton ilin auxdi?
IFIGENIO.
Tra la venteg' la vocxo ne auxdigxas.
TOAS.
Cxu la pastrino sola gxin nur auxdas?
IFIGENIO.
Gxin regxo pli ol cxiuj devus auxdi!
TOAS.
Ofico sankta kaj hereda rajto
De l' Jupitera tablo proksimigas
Vin al la dioj pli ol min, barbaron,
Infanon de la tero.
IFIGENIO.
Tiel punas
Vi min por la konfido ellogita!
TOAS.
Mi estas hom'; pli bone do ni finu!
La vorto mia restu: estu plue
Pastrino de l' diin' laux sxia volo;
Sed mi pardonon petas de Diano,
Ke mi gxis nun maljuste sxin senigis
De la antikvaj decaj oferdonoj.
Neniun fremdan prenas nia lando;
Laux mor' antikva lin atendas morto;
Nur vi per via cxarma afableco,
En kiu mi per mia ko
|