ulton el la sorto de la viroj
Kaj el iliaj agoj furiozaj
Ankoraux kovras la malluma nokto,
Montrante nur krepuskon tremigantan.
TOAS.
Vi ankaux ilin kovru per silento!
Suficxe da teruroj! Vi nur diru,
Per kia do miraklo vi elkreskis
El tiu trunk' sovagxa?
IFIGENIO.
De Atreo
Unua fil' Agamemnono estis:
Li estas mia patro. Sed en li
Mi cxiam vidis--mi kun gxojo diras--
Modelon de la plej perfekta viro.
Al li kiel unuan amofrukton
Min naskis Klitemnestro, kaj post mi
Elektron. Kaj la regxo regis pace,
Kaj la ripozon longe ne havitan
Ricevis nun la domo de Tantalo.
Por la felicxo de l' gepatroj mankis
Ankoraux filo; sed apenaux tiu
Deziro plenumigxis kaj intere
De la fratinoj kreskis la fileto,
Oresto la amata, jen pretigxis
Jam nova malfelicxo por la domo.
Vi auxdis ja pri la milito, kiu,
Por vengxi rabon de virin' plej bela,
La tutan forton de la grekaj princoj
Venigis sub la grandan urbon Trojo.
Cxu ili Trojon venkis kaj la celon
De sia vengx' atingis,--mi ne auxdis.
La tutan armearon de la grekoj
Kondukis mia patro. En Auxlido
Atendis ili longe tute vane
Favoran venton, cxar Dian' koleris
Ilian kondukanton, sxi retenis
La rapidantajn grekojn kaj postulis
Per Kalhxas la filinon la plej agxan
De l' regxo. Tiam ili ruze logis
Min kune kun patrin' en la tendaron,
Al la altar' min tiris kaj oferis
Cxi tiun kapon al Diano. Tiam
Sxi repacigxis: sxi ne volis havi
La sangon mian, sxi min save kovris
Per nubo. Kaj nur en cxi tiu templo
Post sxajna morto mi min mem rekonis.
Gxi estas mi, mi mem: Ifigenio,
Nepino de Atreo kaj filino
De l' regx' Agamemnono, la proprajxo
De la diino, antaux vi nun staras.
TOAS.
Ne pli por mi valoras regxidino,
Ol la gxisnuna nekonatulino.
Sensxangxe mi ripetas: vi min sekvu,
Kun mi dividu, kion mi posedas!
IFIGENIO.
Ho, kiel mi kuragxus tion fari?
Cxu mi ne apartenas tute plene
Al la diino, kiu mem min savis?
La rifugxejon sxi por mi elektis,
Kaj por la patro, kiun per la sxajno
Sxi jam suficxe punis, sxi konservas
Min eble kiel la plej belan gxojon
Por lia maljuneco. Eble jam
La tago de l' reveno proksimigxas;
Kaj mi, intencon sxian malsxatante,
Min mem katenus kontraux sxia volo?
Sxi donu signon, se mi devas resti.
TOAS.
Sxi vin retenas, sekve sxi konsentas.
Ne sercxu tiel zorge la pretekstojn!
Ne kasxas multaj vortoj la rifuzon;
La auxskultanto auxdas nur la "ne".
IFIGENIO.
Ne volas mi per vortoj vin blindigi;
La
|