a gento
La malkvietan forton de l' Titanoj
Heredis certe; tamen Jupitero
Per fer' ilian frunton cxirkauxforgxis;
Sagxecon, moderecon, paciencon
Ne konis ili; cxiu ekdeziro
Cxe ili tuj farigxis furiozo
Sovagxa kaj senlima. Jam Pelopso
La viro kun la fera vol', la filo
Amata de Tantal' al si akiris
Per trompo kaj perfido la plej belan
Virinon en la mond', Hipodamion,
Filinon de la regxo Ojnomao.
Du filojn sxi al sia edzo naskis,
Tieston kaj Atreon. Kun envio
La amon de la patro ili vidis
Al la unua filo, kiu restis
De la edzin' unua. La malamo
La fratojn interligis, kaj sekrete
Mortigis ili kune sian fraton.
La patr' Hipodamion tuj suspektas,
Kaj furioze li de sxi postulas
Redonon de la fil', kaj sxi mortigas
Sin mem....
TOAS.
Vi eksilentis? Ho, dauxrigu!
Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!
IFIGENIO.
Felicxa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu gxoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas. Ne naskigxas
En ia dom' subite duondio
Aux monstro; sed nur tuta granda vico
Da malbonuloj aux bonuloj kreas
Monstrajxon aux glorajxon en la mondo.
Post morto de la patro regis kune
Atreo kaj Tiesto en la urbo.
Ne longe tamen povis dauxri paco.
Post kelka temp' Tiesto malhonoris
La liton de la frato. Tiam vengxe
Atreo lin elpelis el la regno.
Sed jam de longe, krimon preparante,
Tiesto sxtelis filon de Atreo
Kaj lin edukis kvazaux sian propran.
Nun en la brusto de la kvazauxfilo
Li vekas furiozan vengxemecon
Kaj lin elsendas al la regxa urbo,
Por en la onklo bucxi sian patron.
La plano de l' junulo malkovrigxas;
Kaj per kruela morto nun la regxo
La atencinton punas, supozante,
Ke li mortigas filon de la frato.
Nur tro malfrue li sciigxas, kiu
En turmentego antaux li pereis.
Por kontentigi brulan deziregon
De vengxo, li sekrete primeditas
Teruran faron. Sxajne pacigita,
Indiferenta kaj trankvila, logis
Li sian fraton kun du liaj filoj
Returne en la regnon; ambaux knabojn
Li kaptas kaj bucxigas; cxe festeno
Regalas li la patron per viando
De liaj propraj filoj. Kiam poste
Tiesto, satigxinte, eksopiras
Pri siaj filoj kaj demandon faras
Kaj pensas jam, ke post la pord' li auxdas
Iliajn pasxojn kaj ilian vocxon,
Atreo kun sovagxa rido jxetas
Nun antaux lin la kapojn de l' bucxitoj ...
Vi, regxo, kun teruro vin deturnas!
La suno ankaux tiel sin deturnis
Kaj fordirektis tiam sian cxaron ...
Jen la prapatroj de l' pastrino via!
Kaj m
|