xas
Kaj kian sorto malbenitan kapon
Vi nutras kaj defendas, terurego
Atakus tiam vian grandan koron;
Anstataux sur la tronon min inviti,
Vi eble min elpelus el la regno,
Kaj antaux ol atingus mi revenon
Al mia hejmo, finon de l' vagado,
Vi pusxus min al la mizero, kiu
Farigxas cxie la terura sorto
De cxiu elpelito kaj vaganto.
TOAS.
Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas
Kaj kion ajn pri via dom' decidis,--
Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam
Cxi tie vi aperis kaj cxe ni
Vi gxuas plenmezure gastamecon,
Ne mankas al ni beno de l' cxielo.
Ne estus tre facile min konvinki,
Ke mi en vi protektas kulpan kapon.
IFIGENIO.
Vin benas la bonfaro, ne la gasto.
TOAS.
Boneco por krimul' ne donas benon;
Cxesigu do silenton kaj malfidon!
Ne maljustulo tion cxi postulas.
Al mi vin la diino enmanigis,
Kaj kiel sxi, mi ankaux vin protektas,
Kaj sxia volo estu por mi legxo:
Se povas vi reveni en la hejmon,
Mi tiam vin de cxio liberigas;
Sed se la vojo estas jam barita
Al vi por cxiam, aux se via gento
El sia lando estas elpelita
Aux ecx fatale tute estingita,
Vi tiam cxiurajte estas mia.
Parolu do malkasxe, kaj vi scias,
Ke mi neniam rompas mian vorton.
IFIGENIO.
De la ligil' malnova nevolonte
La lango liberigxas, por nun fine
Malkasxi, kion kasxis mi tre longe;
Cxar se sekreton oni unu fojon
Al iu elkonfidas, gxi forlasas
Por cxiam la gardejon en la koro
Kaj malutilas, aux gxi iufoje
Utilas, se la dioj tion volas.
Auxskultu! Mi devenas de Tantalo.
TOAS.
Kviete vi eldiris grandan vorton!
Cxu tiu estas via gentopatro,
Pri kiu auxdis ja la tuta mondo,
Ke estis li plej granda favorato
De la diaro? Cxu li estas tiu
Tantalo, kiun Jupiter' invitis
Al sia tablo kaj al konsiligxo
Kaj kies spertoricxajn sagxajn vortojn
La dioj mem kun gxuo auxskultadis,
Simile al parol' de orakolo?
IFIGENIO.
Li estas tiu sama. Sed la dioj
Ne devas tro kun homoj amikigxi:
Cxar mortemuloj estas tro malfortaj,
Por sen kapturno teni sin tro alte.
Ne estis li malnobla perfidulo,
Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,
Kaj tro malgranda por kunul' de dio,
Kaj lia peko estis ja nur homa.
Severa estis la dekret' de l' dioj,
Kaj la poetoj kantas, ke perfido
Kaj granda fiereco lin por cxiam
Do l' tablo Jupitera defaligis
Kun granda malhonor' en la Tartaron.
Kaj ve! la tuta gento sur si portas
Eterne la koleron de la dioj.
TOAS.
Cxu pro l' prapatro aux de propra kulpo?
IFIGENIO.
Gxi estas vero, ke la tut
|