ordonas via propra koro
Akcepti lin amike kaj konfide.
Kaj noblan viron bona vort' virina
Kondukas malproksimen.
IFIGENIO.
Mi ne povas
Plenumi la konsilon bondeziran,
La konsciencon tamen mi obeos
Kaj al la regx' por lia bonfarado
Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,
Ke al la potencul' mi sen mensogo
Esprimi povu, kio al li placxos.
SCENO TRIA.
IFIGENIO. TOAS.
IFIGENIO.
Per la plej belaj donoj kaj trezoroj
Vin benu la diino! Al vi cxiam
Sxi donu venkon, gloron kaj ricxecon,
Bonstaton por la viaj kaj plenumon
De cxiu via nobla ekdeziro!
Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,
Felicxon ankaux multigitan havu!
TOAS.
Mi gxojus, se min glorus la popolo,
Ke tion, kion mi akiris, gxuas
Aliaj pli ol mi. La plej felicxa--
Cxu regxo, cxu simplulo--estas homo,
Se lin gxojigas lia propra domo.
Vi partoprenis en doloro mia
La tagon, kiam glav' de malamiko
De mia flanko rabis mian filon,
La lastan, la plej bonan. Tiel longe,
Dum mia koro estis okupita
De la spirit' de vengxo, mi ne sentis
La dezertecon do logxejo mia;
Sed nun kontentigita mi revenas,
La malamikan regnon mi detruis
Kaj mia filo estas jam vengxita,--
Nun en la tuta mia domo restas
Nenio, kio povus min gxojigi.
La gajan obeadon, kiu lumis
Por mi gxis nun el la okul' de cxiu,
Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.
Jam cxiu pensas pri la estonteco
Kaj senfilulon sekvas nevolonte.
Mi venas nun en tiun templon, kiun
Mi vizitadis ofte, por elpeti
La venkon, aux por danki por la venko.
En mia brusto portas mi deziron
Malnovan, kiu certe por vi ankaux
Ne estas nekonata: mi esperas,
Ke por la beno al popolo mia
Kaj al mi mem mi enkondukos vin
En mian domon kiel fiancxinon.
IFIGENIO.
Ho regxo! Al knabino nekonata
Tro multe vi oferas. Hontigita
Nun staras antaux vi la fremdulino,
La elpelita, kiu sur la bordo
Nenion sercxis krom rifugxo paca,
Kaj tion vi al mi suficxe donis.
TOAS.
Ke la devenon vian antaux mi
Vi cxiam kasxas, regxon ofendante,--
Neniu gento povus gxin toleri.
Timigas nia bordo la fremdulojn:
Postulas tion legx' kaj neceseco;
Sed vi ja gxuas cxiujn legxajn rajtojn,
Vi, plej afable akceptita gasto,
Lauxplacxe disponanta sian tagon,--
De vi konfidon mi esperis, kiun
Meritas mastro por la gastameco.
IFIGENIO.
Se kasxis mi la nomon de l' gepatroj,
Ho, mia regxo, kredu, mi gxin faris
Pro embaraso, ne pro malkonfido.
Cxar ve! tre povas esti, ke se vi
Ekscius, kiu antaux vi trovig
|