ro malsxati
Aux pro valor' malvera tro sin lauxdi--
Egale ambaux estas mallauxdindaj.
Ho, kredu vi al la parol' de viro
Sindona kaj honesta: se hodiaux
La regx' al vi parolos, faciligu
Al li la taskon diri sian penson.
IFIGENIO.
Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte
De li proponon timis kaj evitis.
ARKAS.
Pripensu viajn agojn kaj profiton!
De l' tempo, kiam li la filon perdis,
La regxo al malmultaj jam konfidas,
Kaj ecx al tiuj malpli ol antauxe;
Suspekte nun en cxiu nobelido
Li vidas heredanton de la regno,
Li timas senkonsolan maljunecon
Kaj eble ecx ribelon, fruan morton.
La skitoj ne tre sxatas paroladon,
Des pli la regxo. Li, kiu kutimis
Nur agi kaj ordoni, li ne scias
La arton aldirekti paroladon
De malproksime lerte gxis la celo.
Al li la taskon ne malfaciligu
Per retenigxo aux ecx per intenca
Nekomprenado. Iru komplezeme
Duonon de la voj' al li renkonte!
IFIGENIO.
Akceli tion, kio min minacas?
ARKAS.
Aspiron lian nomas vi minaco?
IFIGENIO.
Jes, gxi por mi la plej terura estas.
ARKAS.
Por lia amikec' konfidon pagu!
IFIGENIO.
Se li min liberigos de la timo.
ARKAS.
Devenon vian antaux li ne kasxu.
IFIGENIO.
Pastrino devas esti sekretema.
ARKAS.
Sekreto antaux regx' ne devas esti;
Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen
En sia granda koro li gxin sentas,
Ke vi tre zorge antaux li vin kasxas.
IFIGENIO.
Cxu havas li koleron kontraux mi?
ARKAS.
Mi gxin supozas. Kvankam li silentas,
Okazaj vortoj tamen al mi montris,
Ke lia koro forte jam decidis
Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu
Lin al si mem, por ke en lia koro
Ne maturigxu la koler', portante
Al vi teruron, kiu tro malfrue
Vin memorigus pri konsilo mia!
IFIGENIO.
Ho, cxu la regx' intencas fari tion,
Pri kio nobla homo, kiu amas
La propran nomon kaj respektas diojn,
Neniam devas pensi? Cxu li volas
Perforte min de la altaro tiri
En sian liton? Tiam mi min turnos
Kun voko al la dioj, kaj precipe
Al sxi, Diano energia, kiu
Defendon sian certe ne rifuzos
Kiel diino al pastrino sia
Kaj kiel virgulin' al virgulino.
ARKAS.
Ne timu! Nova sango malkvieta
La regxon ne instigos fari tian
Junulan agon. Sed de li mi timas
Alian nun decidon, kiun li
Plenumos senkompate kaj severe,
Cxar li neniam sxangxas la decidojn.
Mi tial petas, montru al li dankon,
Se pli oferi vi al li ne povas.
IFIGENIO.
Ho, diru, diru, kion plu vi scias!
ARKAS.
Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.
Al vi
|