ite kaptis kaj min apartigis
De la amatoj kaj per fera mano
La cxarman ligon sxiris. Flugis for
La gxojo de l' juneco, la gxuado
De la unuaj jaroj. Ecx savita,
Mi estis jam nur ombro; la gajeco
De l' viv' en mi neniam plu refloros.
ARKAS.
Se vi vin nomas tiel malfelicxa,
Mi povas ankaux nomi vin sendanka.
IFIGENIO.
Vi dankon cxiam havas.
ARKAS.
Sed ne tiun
Sinceran, kiu logas bonfaradon,
Gajecon, kiu al la mastro montras
Kontentan vivon kaj amantan koron.
Memoru, kiam antaux multaj jaroj
Mistera sort' alportis vin cxi tien,
Ho, tiam vin, donitan de la dioj,
Renkontis Toas kun respekt' kaj amo;
Amike vin akceptis tiu bordo,
Pri kiu kun teruro cxiam pensas
Fremduloj, cxar neniam antaux vi
Fremdul' en nian regnon povis veni,
Se li ne volis laux antikva moro
Sur la sxtuparo sankta de Diano
Tuj fali kiel sanga oferdono.
IFIGENIO.
Libere spiri ne signifas vivi.
Cxu estas vivo, se sur unu loko,
Kiel spirito cxirkaux sia tombo,
Mi devas nur funebri? Cxu gxi estas
Natura, gaja kaj konscia vivo,
Se cxiu tago, vane trasongxita,
Preparas nin al tiuj grizaj tagoj,
El kiuj sur malgaja bord' de Leto
Konsistas la estado de l' mortintoj?
Sencela vivo estas frua morto;
Jen estas mia plej virina sorto.
ARKAS.
Pardonas mi la noblan fierecon,
Pro kiu al vi mem vi ne suficxas;
Mi vin bedauxras, cxar la tutan gxuon
De l' viv' gxi de vi rabas. Cxu nenion
De via veno vi cxi tie faris?
Sed kiu do la regxon serenigis?
Kaj kiu per bonkora admonado
Forigis la antikvan kruelajxon,
Ke cxiu fremda devis sian vivon
Sur la altaro de Diano perdi?
Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte
De certa mort' resendis al patrujo?
Kaj cxu, anstataux flami per kolero
Pro perdo de antikvaj oferdonoj,
Diano ne auxskultis vian pregxon?
Kaj cxu ne cxirkauxflugas la armeon
La venko kaj ecx antaux gxi rapidas?
Cxu ne pli bonan sorton cxiu sentas
De l' temp' kiam la regxo, cxiam sagxa
Kaj brava, nun sub via efikado
Farigxis ankaux mola, favorkora,
Al ni faciligante nian devon
De la silenta obeado? Tion
Vi nomas senceleco, se de vi
Sur milojn dolcxe gutas la balzamo?
Se al popol', al kiu Di' vin donis,
Vi estas nova fonto de felicxo
Kaj donas sur la bordo de la morto
Al la fremdulo savon kaj revenon?
IFIGENIO.
Malgranda faritajxo malaperas
Cxe la rigardo, kiom fari restas.
ARKAS.
Cxu decas tro malsxati siajn farojn?
IFIGENIO.
Malbone estas siajn farojn pesi.
ARKAS.
Fiere veran indon t
|